Seeberg (ĉeĥlingve Ostroh) estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Karlovy Vary, 5km okcidente de la banloko Františkovy Lázně, surlime kun Germanio.

Origine romanika burgo el 12-a jarcento, rekonstruita en gotika, renesanca kaj parte baroka stiloj, estas ekde 1987 havaĵo de la urbo Františkovy Lázně kaj post kompleksa rekonstruo ĝi estas ekde 1990 alirebla por publiko (ekde mezo de marto ĝis novembro).

Vidindaĵoj redakti

  • Burga ekspozicio – alirebla sen ĉiĉerono (meblaro de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, porcelano, nigra kuirejo, portempaj ekspozicioj)
  • Etnografia ekspozicio de la (ĝis la 2-a mondmilito plejparte germanlingva) regiono Cheb (en antaŭaj agrikulturaj konstruaĵoj)

Eksteraj ligiloj redakti

Praktikaj turismaj informoj ĉeĥe, angle