Doko estas parto de haveno (baseno) aŭ naĝa konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ eĉ por konstrui novan ŝipon.

Seka doko en Singapuro

Laŭ Francisko Azorín doko estas Ŝipfarejo; ŝipriparejo.[1] Kaj li indikas etimologion el holanda dyk (digo). Li referencas ankaŭ la terminojn seka doko, flosanta doko kaj ripardoko.[2]

Tipoj redakti

  • seka doko
  • malseka doko
  • flosanta doko (granda pontono).

Ekzemploj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  2. Azorín, samloke.