Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago

La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago estas tersupraĵo-ekoregiono el la orinoka ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Trinidado kaj Tobago.

Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago
ekoregiono
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (Tero)
Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Seka arbaro en Ĉakaĉakare-Insulo, montrante la mallongan, arbedo-forman kreskadon de la arbaro.
Tropika seka arbaro de Ĉakaĉakare-Insulo

Priskribo

redakti

La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago precipe situas en okcidentaj kaj sudaj partoj de Trinidado, en sudaj partoj de Tobago kaj en pli malgrandaj ofŝoraj insuloj inkludante Ĉakaĉakaron, Monos, Huevos, Gaspar Grande, Malgrandan Tobagon kaj Insulon Saint Giles. La tropikaj sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago enhavas kaj deciduajn kaj kvazaŭĉiamverdajn arbarojn. Lastatempa laboro de Howard Nelson [1] indikas ke areoj kiuj estis antaŭe klasifikitaj kiel ĉiamverda arbaro ankaŭ konformas al kriterioj por sekaj arbaroj. La plej gravaj areoj de seka arbaro en Trinidado inkludas la Ĉagvaramas-Duoninsulon en la nordokcidento, areojn laŭlonge de la suda marbordo de la insulo, ekde Cedros ĝis Morne Diablo, kaj areojn laŭlonge de la orienta marbordo inkluzive de partoj de la gvajavajara, majara kaj manzanilja marbordo-linio. Krome, areoj laŭlonge de la okcidenta marbordo inkluzive de Monteto San Fernando kaj multe de la antaŭa Sukero-Zono ankaŭ originale subtenis sekan arbaron. En Tobago multe de la sudokcidento de la insulo originale subtenis sekajn arbarojn.

La domina paradigmo en fitosociologio en Trinidado kaj Tobago estis la laboro de John Stanley Beard plenumita en la 1940-aj jaroj. Lia priskribo de arbaro-socioj estis fizionomie bazita. Multaj el liaj arbaro-socioj parte interkovriĝas kun nuntempaj ideoj pri sekaj kaj humidaj arbaroj. La plejmulto da studaĵoj kiuj emas klasifiki la sekajn arbarojn en tiu lando, ekzemple la WWF-tersupraĵo-ekoregiona klasifiko, subtaksas la amplekson de la sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago per restriktado de ĝi al la plej sekaj kategorioj de arbaroj ke Beard elpensis por Trinidado.

Referencoj

redakti
  1. angle Nelson, Howard P. 2004 : Tropical forest ecosystems of Trinidad. Ecological patterns and public perceptions. Ph.D. Dissertation, University of Wisconsin, Madison

Bibliografio

redakti
  • angle Beard, J. S. (1944) The natural vegetation of Tobago, British West Indies. Ecological Monographs 14:135-163.
  • angle Beard, J. S. 1946 : The natural vegetation of Trinidad. Oxford University Press, Oxford.

Vidu ankaŭ

redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 Ĉako   Argentino,   Bolivio,   Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj   Bolivio,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro,   Peruo

Eksteraj ligiloj

redakti