Sekreta polico (aŭ politika polico)[1] estas formita per spionaj, sekurecajpolicaj agentejoj kiuj kovras operacojn kontraŭ politikaj opoziciantoj kaj disidentoj. Organizoj de sekreta polico estas karakteraj de totalismaj reĝimoj.[2] Uzita por protekti la politikan povon de individua diktatoroaŭtoritatisma reĝimo, la sekreta polico ofte funkcias ekster la leĝaro kaj estas uzata por subpremi disidentojn kaj malfortigi la politikan opozicion, ofte per perforto.[3]

Kiam la politika reĝimo plutenas ŝajnigon de popola libereco kaj respekto al la homaj rajtoj la sekretaj policanoj vestas senuniforme. Kiam la diktaturo estas klara, la politika polico ne bezonas tiun maskon, kaj uzas ĝin nur por surprizi arestotojn. En plej akraj reĝimoj la sekreta polico turnas sin al torturo kaj murdo, foje eĉ al genocido kaj malaperigo.

Politikaj policoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ilan Berman & J. Michael Waller, "Introduction: The Centrality of the Secret Police" en Dismantling Tyranny: Transitioning Beyond Totalitarian Regimes (Rowman & Littlefield, 2006), p. xv.
  2. Juan José Linz, Totalitarian and Authoritarian Regimes (Lynne Rienner, 2000), p. 65.
  3. Secret police. Cambridge Dictionary.