Sekretaj kodoj de la Biblio

Sekretaj kodoj de la Biblioj, samkoncepte nomataj «kodoj en la Torao», estas vortoj aŭ frazoj eltiritaj per kriptografaj «saltantaj» metodoj kaj per ilia grupigo kaj «semantikaj kruciĝoj» kun aliaj vortoj kaj tekstoj de la bibliaj frazoj, kiujn kelkaj personoj opinias ŝarĝitaj je gravaj signifoj atentomeritaj. Laŭ tiuj «esploristoj», tiuj signifoj estintus intence kriptografiforme inokulitaj en la originalan tekston. Tiuj kunaĵe kombinitaj tekstoj estis famigitaj de Michael Drosnin [1] kaj Elijahu Rips [2] per libro «The Bible Code»: ili pli/malpli malkaŝe deklaras, ke tiaj sekretaj kodoj povas antaŭanonci la estonton, krom pliklarigi la pasinton.

Se tiuj «malkovraĵoj» ne interesas la religiojn de la Libro (almenaŭ rilate kristanojn), ili krom scivolemon kaj kelke da konsento, ekscitis la kontraŭecon de skeptikuloj kaj spertuloj de pribibliaj sciencoj.

Elkodigado per la arbo de la Sephirot.

Sekvenco, aŭ laŭmetoda gruprigo, de samdistancaj literoj redakti

La precipa metodo kiu kondukus «deĉifri» signifajn mesaĝojn konsistas en la eltirado de iu serio de literoj samdistancaj unu de la alia, aŭ «ELS» (el la angla Equidistant Letter Sequence). Por kombini ELS-on el iu teksto, necesas fiksi la komencan punkton (nome, kiu ajn litero, laŭvole) kaj salti difinitan nombron de literoj, ankaŭ libere decidite, sed konstante plenumitan: antaŭen aŭ malantaŭen laŭvole, kondiĉe tamen ke periodo estu konstanta. Sekve, ekde la komenco oni «mekanike» elprenas la tekstajn literojn, neniun el ili foratentante kaj konservante la konstantan interspacigon jam laŭvole establitan.

Se ekzempli, se oni «eltiras» la grasigitajn literojn laŭ la bildo ĉi-flanka oni ekvidas "P-G-O-L-A-U-S", transformebla ankaŭ en "Per-GOLA USa"). Ĉi tie la salto estas +4. En la proponita tekniko, la malplena spaco kaj punktado kun interpunkcio estas malkaŝe ignoritaj.

 
Sistemo de la literoj el la angla teksto de la Genezo 26,5-10, en krado 21-kolona. El ĝi rezultas "Bible" kaj "Code", sed el ĝi eblas rezultigi multajn similaĵon.

En la suba ekzemplo, ero de la Genezo (26,5-10) el la biblia versio de reĝo Jakobo etendiĝas ĉiulinie laŭ 21 literoj. La ELS (devenigitaj el la angla teksto) kodigas "BIBLE" kaj "CODE" (Biblion kaj Kodon), kiel bilde montrate ĉi sube.

Kvankam la supre raportita ekzemplo estas anglalingva, kutime kodoj ĉeestaj en la Biblio evidentiĝas precipe el la hebrelingva Biblio: ankaŭ pro religiaj kialoj. Kaj troviĝas ankaŭ kiuj ĵuras ke la metodo estas religie pravigebla.

Historio pri la trovsistemoj de tiuj kodoj redakti

Ŝajnas, ke pravas la informo laŭ kiu hispana rabeno Baĉja ben Aŝer estis la unua, tempe de la 13a jarcento, trovanto de ELSojn en la Biblio. Lia metodo estis apenaŭ imitita kvankam per malsamaj teknikoj. Sed tia serĉado pri sekretaj kodoj kaŝaj en la Biblio restis preskaŭ nekonata kaj nepraktikata ĝis la 20a jarcento: ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj la malnovan elpensaĵon atingis Elijahu Rips matematikisto ĉe la Universitato de Jerusalemo kaj la intereso pri tiaj kodoj rekomenciĝis.

Tiutipaj eksperimentoj estis publkigitaj sur diversaj pribibliaj revuoj kun ankaŭ notoj pri statistiko rilate la oftecon de kodaj kazoj anataŭvidigantaj la samon. Eĉ eventoj kaj protagonistoj de la pasinto emergiĝuntus el tiuj kodoj!

Similaj eksperimentoj praktikitaj sur la Talmudo, kiu por judoj respektindas tiom kiom la Biblio, kaj sur Samariana Pentateŭko (varianto de la kvin libroj diritaj Moseaj) ne rezultigis signifajn mesaĝojn.

La teknikaj metodoj por "malkovri" la sekretajn kodojn estas diversaj kaj plirenoviĝintaj.

Kritikoj kontraŭ la valideco de sekretaj kodoj redakti

La precipa obĵeto prezentita kontraŭ la sekretaj bibliaj kodoj estas, ke la teorio de la informo [3] ne malhelpas, ke la «semantika bruo» ricevu formojn kiuj ŝajnas signifaj. Tiel eksplikiĝus kiel el malsamaj semantikaj strukturoj (devinigitaj el saltaj eltiraĵoj) povas eksalti similaj en diversaj libroj de la Biblio. Eĉ se la probablo trovi ELSon ĉe hazarda punkto de iu teksto, en vorto kaj frazo signifaj, estas malmulta, tamen tiom multas la kombineblaj startpunktoj kaj saltaj intervaloj, ke eblas konsideri vere naturaj kazoj de frazoj kun signifo. Ne forgesendas, ankaŭ ĉi-kaze, la teorio pri hazardo.

Respondante al eksplicita aserto de Drosnin laŭ kiu tekstoj nebibliaj ne povas kaŝi tiutipajn sekretajn kodojn, nome ELSojn, la aŭstralia matematikisto Brendan McKay pruve montris, ke je tiuj eblas malkovri ankaŭ en longaj nebibliaj tekstoj kiel Moby Dick. Tiuj ELSoj perfekte aranĝiĝas por aludi al modernaj eventoj kiel la murdo de Martin Luther King. Eĉ li per tiu tekniko aranĝis el Moby Dick frazon antaŭvidigantan la mortigon de Jicĥak Rabin kun la nomo kaj kromnomo de la mortiganto kaj kun eĉ indiko pri la universitato de tiu vizitata; kaj alian rilatan al la interkonsento de Oslo (1993) ref>[4]</ref>

Aliaj esploristoj, kiel la usona fizikisto Dave Thomas, trovis/konstruis, samteknike, aliajn ekzemplojn en aliaj nebibliaj verkoj. Aliaj rimarkigis, ke foje la flekeseblaj literoj hebrealingvaj estis diversmaniere skribitaj kaj alifoje ili suferis ŝanĝojn pro kopiistaj eraroj; kaj pri tio citas multege da ekzemploj. Pro tio ne eblus trafi la originan fonton kiu konservus la mesaĝon.

Do, la hezitoj de skeptikuloj apogiĝas ankaŭ sur sciencaj deduktaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

a) El religia flanko

b) El la matematikista flanko

  • Teorio egotika, kiu estas la fundamento de la moderna teorio pri informado
  • Teorio de la informado, kiu implikas iujn apartaĵojn konvernantajn la longajn sekvencojn de la teksto.
  • Teorio de Ramsey, kiu alportas la interesan kaj gravan nocion pri "koincidoj neeviteblaj".

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

a) Retejoj favoraj al la troveblo de kodoj en la Biblio

b) Retejoj malfavoraj al troveblo de sekretaj kodoj en la Biblio