GLAT

akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (kun transseksuloj)
(Alidirektita el Seksaj malplimultoj)

GLAT (ankaŭ anglalingvaj LGBT kaj GLBT) estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj. En universala difino oni uzas ĉi tiun terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).

La ĉielarka flago estas simbolo de la GLAT-a komunumo.

La termino ekestis en Usono ne longe post la interbatiĝoj de Stonewall en Greenwich Village.

Aldonaj literoj redakti

La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero: GLATKI+ (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ),

  • K por Kviro de la angla queer kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj personoj aŭ questioning — kio signifas personoj ne certantaj pri sia seksemeco aŭ serĉantaj;
  • I (de la angla LGBTI) pro la unua litero de vorto intersekseco. Ĝi estas ĉiam uzata en Principoj de Jogjakarto en Aktio .[1]

Foje ankaŭ oni skribas ankaŭ LGBTQF kaj LGBTQA, kie F (el la angla friends) signifas amikoj de ĉi tiuj personoj kaj A aliancanoj (el la angla allies) en la batalo kontraŭ la gejfobiosenseksemuloj (el la angla asexuals).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti