Seksto Aŭrelio Propercio (47 a. K. - 15 AD) estis romia poeto, mitografo, filologo, reprezentanto de la malnova lernejo de Kalimako de Kireno (305 a. K. - 240 a. K.) kaj la plej karakteriza el la latinaj elegipoetoj. Li verkis kvar elegiajn librojn, kiuj ebligis al li eniĝi en la cirklo de Mecenaso (74 a. K. - 8 AD), en kiu same partoprenis Vergilio (70 a. K. - 19 AD) kaj Quintus Horatius Flaccus (65 a. K. - 8 AD). Cetere, tiuj du poetoj konsistigis lian ĉefan influon pri la poeziarto.

Sextus Aurelius Propertius
(47 a. K.-15 AD)
La Elegioj de Propercio, 1755, eldonitaj de ‎Jean Passerat kaj ‎Giovanni A. Volpi
La Elegioj de Propercio, 1755, eldonitaj de ‎Jean Passerat kaj ‎Giovanni A. Volpi
Persona informo
Naskiĝo 47 a. K.
en Asizo,  Italio
Morto 15 AD
en Romo,  Italio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Amkunulo Cynthia
Okupo
Okupo poeto • verkisto • elegiisto
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de bonhavaj gepatroj, tamen, li orfiĝis pri patro kiam li estis ankoraŭ infana, sed ricevis de sia patrino bonan edukitecon. En la jaro 34 a. K. li translokiĝis, kune kun la patrino, al Romo, kaj, pro tio ke li ne havis intereson pri la politika vivo, li decidis sin doni al poezio. Liaj versoj, tre tradukitaj dum la Renesanco, inspiris al Johann Wolfgang von Goethe[1] (1749-1832) liajn Romiajn Elegiojn[2]. Pro la stilriĉceco kaj lerta sintezo plena je harmoniaj, psikologiaj kaj filozofiaj stetikoj, lia verkaro estas konsiderata la pinto de la genro pri la romia poezio.

Lia antaŭnomo estas menciita de Elio Donato (320-380) kaj kelkaj manuskriptoj lin alnomas "Sextus Propertius", sed la resto de lia nomo ne estas konata. Sennombraj referencoj en lia poeziaro klare indikas ke li naskiĝis kaj edukiĝis en Umbrio. La urbo Asizo nuntempe repostulas la honoron vidi lian naskiĝon. Kiam lia patro mortis, lia familio perdis siajn havaĵojn pro konfiska kialo, tre eble tiu sama, kiu malpliigis la bienojn de Vergilio tiam, kiam Aŭgusto Cezaro (63 a. K. - 14 AD) disdonis kelkajn terhavaĵojn al ties veteranoj, en la jaro 41 a. K.. Laŭ referenco de Ovidio. li estis pli juna ol sia samtempulo Albio Tibulo (54 a. K. - 19 a. K.). Pli malfrue, lia patrino instigis lin eniri en la politikan karieron, kaj tio indikas ke lia familio havis malmulte da financaj subtenoj, same kiel liaj mitologiaj aludoj elmontras ke li ricevis bonan edukitecon. Multaj elvokoj de siaj amikoj, tiel kiel Tulo[3], nevo de la konsulo, Lucio Tulo Volkatio, kredigas nin ke li loĝis apud Eskvilino kaj ke ambaŭ partoprenis en rondo de filaro da riĉaj homoj kompromititaj kun la politika vivo. Jen ke tiuepoke li konatiĝas kun Cintja, la belulino kiu inspiris kaj fekundigis lian poetikan genion. Tre eble Propercio havis infanojn, aŭ kun Cintja, aŭ kun alia posta interrilato. Plinio la Maljuna (23 AD - 79 AD) mencias unu posteulon de Propercio en unu el siaj verkoj. Ia elegio de Ovidio, datita je la jaro 2 a. K., asertas ke Propercio tiuepoke jam estis morta.

Selektita verkaro redakti

 
Propercio kaj lia amatino, Cintja

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Catalogus Translationum Et Commentariorum, Volume 9, Paul Oskar Kristeller, Virginia Brown, Ferdinand Edward Cranz, Union académique internationale
  2. Römische Elegien.
  3. The Elegies of Propertius: With English Notes, Sextus Propertius, Frederick Apthorp Paley