Seliștat
komunumo en Rumanio
Seliștat [seliŝtat] (hungare Boldogváros, germane: Seligstadt) estas vilaĝo en Rumanio norde de Făgăraș. En 1910 ĝi nombris 663 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj), en 1992 217 (rumanoj). En mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. En 1500 loĝis en ĝi 34 kamparfamilioj, ĝi havis muelejon kaj lernejon. Ĝia unua skriba mencio estis en 1206. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Șoarș.
Seliștat | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Brașov | ||
Alinome | Boldogváros hungare, Seligstadt germane | ||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | ||
Situo | 45° 59′ N, 24° 52′ O (mapo)45.98694444444424.859722222222Koordinatoj: 45° 59′ N, 24° 52′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 507219 | ||
Loĝantaro | 224 (2002) | ||
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Etimologio redakti
La germana kaj la hungara nomoj signifas "beata urbo"; la rumana estas fonetika transskribaĵo de la germana.