Seltisberg

komunumo de Svislando

Seltisberg estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1337 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Seltisberg
Blazono de Seltisberg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 27′ 35″ N 7° 43′ 3″ O / 47.45972 °N, 7.71750 °O / 47.45972; 7.71750 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 35″ N 7° 43′ 3″ O / 47.45972 °N, 7.71750 °O / 47.45972; 7.71750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1337
Areo 3,57 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 4411
Komunumkodo 2833
Mapo de Seltisberg
vdr

Geografio redakti

Seltisberg situas sur malgranda altebenaĵo inter la valoj de la rivero Oris kaj la rivero Malantaŭa Frenke.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Seltisberg limas en nordo al la kantonĉefurbo Liestal, en oriento al Bubendorf, en sudo al Lupsingen, kaj en okcidento al Nuglar-Sankt-Pantaleon (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

La komunumo Seltisberg situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Büren kaj Liestal.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Seltibserg datiĝas el la jaro 1194 kiel Selboldisberch.

Kune kun la urbo Liestal Seltisberg fariĝis en la jaro 1305 posedaĵo de la episkopo de Bazelo, kiu ĝin vendis ĉirkaŭ la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo la komunumo en la jaro 1833 kun la tuta distrikto Liestal fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti