Semarang estas urbo ĉe la norda marbordo de la insulo Javo, Indonezio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Centra Javo. Ĝi havas areon de 373,67 km² kaj ĉ. 1,5 milionoj loĝantoj (la kvina plej granda urbo de Indonezio). Semarang situas ĉe 6° 58′ S 110° 25′ O / 6.967 °S, 110.417 °O / -6.967; 110.417 (mapo). Ĝi estis grava haven-urbo dum la nederlanda kolonia epoko, kaj restis grava haveno ĝis hodiaŭ kun granda minoritato de etnaj ĉinoj (stato aŭgusto 2008).

Semarang
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 621 384  (2015) [+]
Loĝdenso 4 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 59′ S, 110° 25′ O (mapo)-6.99110.4225Koordinatoj: 6° 59′ S, 110° 25′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 373,78 km² (37 378 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Semarang (Indonezio)
Semarang (Indonezio)
DEC
Semarang
Semarang
Situo de Semarang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semarang [+]
vdr
La kirko Blenduk

Historio redakti

La historio de Semarang reiras ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi estis konata kiel "Bergota". En 1678, Sunan Amangkurat la 2-a transdonis Semarang al la nederlanda VOC kiel parto de ŝuld-pago. En 1682, la ŝtato de Semarang estis fondita de nederlandanoj.

En la 1920-aj jaroj, la urbo fariĝis centro de maldekstrula kaj nacia agado, kie estis fondita la komunista Partio de Indonezio. Pro tio Semarang ricevis la kromnomon "Ruĝa Urbo".

Administracio redakti

 
Tawang Polder malantaŭ la malnova fervoja stacio

La urbestroj (Walikota) de Semarang post la sendependiĝo de Indonezio estis:

  1. Moch. lchsan
  2. Koesoebiyono (1949 - 1-a de julio 1951)
  3. RM Hadisoebeno Sosrowardoyo (1-a de julio 1951 - 1-a de januaro 1958)
  4. Abdulmadjid Djojoadiningrat (7-a de januaro 1958 - 1-a de januaro 1960)
  5. RM Soebagyono Tjondrokoesoemo (1-a de januaro 1961 - 26-a de aprilo 1964)
  6. Wuryanto (25-a de aprilo 1964 - 1-a de septembro 1966)
  7. Soeparno (1-a de septembro 1966 - 6-a de marto 1967)
  8. R. Warsito Soegiarto (6-a de marto 1967 - 2-a de januaro 1973)
  9. Hadijanto (2-a de januaro 1973 - 15-a de januaro 1980)
  10. Imam Soeparto Tjakrajoeda (15-a de januaro 1980 - 19-a de januaro 1990)
  11. Soetrisno Suharto (19-a de januaro 1990 - 19-a de januaro 2000)
  12. Sukawi Sutarip (19-a de januaro 2000 - hodiaŭ)

Ekonomio redakti

Semarang estas precipe industria urbo. Ĝia haveno estas la ĉefa mar-konekto de la provinco Centra Javo.

Ĝemelaj urboj redakti

Ĝemelaj urboj de Semarang estas:

Literaturo redakti

  • Graaf, H. J. de (Hermanus Johannes), 1899-(?), "Chinese Muslims in Java in the 15th and 16th centuries : the Malay Annals of Semarang and Cerbon / translated and provided with comments by H.J. de Graaf and Th.G.Th. Pigeaud; edited by M.C. Ricklefs. Publisher: [Melbourne] : Monash University, 1984. Description: xiii, 221 p. : folded map ; 21 cm. ISBN 0-86746-419-4 : Series: Monash papers on Southeast Asia ; no. 12

Eksteraj ligiloj redakti