SemeruMonto Semeru (indonezie: Gunung Semeru) estas aktiva vulkano en Orienta Javo, Indonezio. Ĝi situas en zono de subdukcio, kie la Hind-Aŭstralia Plato subdukcias sub la Eŭrazia plato. La nomo "Semeru" devenas de aŭ Monto Meruo, sankta monto en religioj kiel Hinduismo, aŭ Sumeru, la loĝejo de dioj. Kun alteco de 3 676 metrojn super marnivelo, Monto Semeru havas la plej superan montpinton en la insulo Javo. Proksime al la pinto lokas multaj malprofundaj krateroj, kiuj enhavas kraterajn lagojn. Semeru estas unu el la plej ŝatataj montoj por marŝi en Indonezio. Semuru erupcis almenaŭ 55 fojojn ekde la jaro 1818, 11 de kiuj kaŭzis mortojn. Ĉiu de la historiaj erupcioj havis fortecon de 2 aŭ 3 laŭ la Vulkan-eksploda indikilo. Plej aktuale Monto Semero erupcis la 4-an de decembro, 2021, kaŭzante la mortojn de 46 homoj, kaj daŭre erupciis plu dum la monato. Pli frue en tiu jaro, la vulkano erupciis en januaro.

Monto Semeru en la jaro 1985