Metiejo (seminario)

(Alidirektita el Seminarejo)

Metiejo (angle workshop) estas eduka agado inter alia por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.

Metiejo dum Vikimedia konferenco en Japanio en 2009

Temas pri formo de edukado en kiu teorio kaj praktiko samtempe okazas. Dum instruisto aŭ akompananto montras ion pri iu temo, partoprenantoj tuj aplikas.

Ekzemploj redakti

  • Ludantoj de muzikoteatro povas organizi metiejon por detale analizi kaj ekzerci erojn
  • Artistoj povas esti indididue instruataj en metiejo fare de spertuloj
  • Grupo de praktikantoj de Tajĝiĉuano povas dum metiejo koncentriĝi pri specifa parto de ilia rutino por tiun plibonigi
  • Dum verkista metiejo verkistoj povas interŝanĝi informojn, ekscii kiel promocii sin en sociaj retoj ktp

Vidu ankaŭ redakti