Semjénháza [ŝemjEnhAza], kroate Pustara estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Letenye.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Semjénháza situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Letenye troviĝas 12, Nagykanizsa 16, Csurgó 30 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko. La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1373 en formo "Semyenfeulde". En la 16-a jarcento la vilaĝo trovis sin en fronto inter Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio, tial la turkoj bruldetruis ĝin en 1548. La rehomiĝo en 1723 okazis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al 115 malriĉaj vilaĝanoj. En 1960 Semjénháza ricevis la titolon "Kooperativa Vilaĝo". Vilaĝservoj estas aŭtonomio de kroatoj, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti