Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko

Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko (ruse Семён Константинович Тимошенко, ukraineТимошенко Семен Костянтинович] ukraino naskiĝis la 18-an de februaro 1895 en vilaĝo Orman (nun - Furmanivka, Kilijskij distrikto, Odesa provinco, Ukrainio); mortis la 1-an de aprilo 1970 en Moskvo) estis grava soveta marŝalo en la Dua Mondmilito.

Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1895 (1895-02-06)
en Furmanivka
Morto 31-an de marto 1970 (1970-03-31) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusia ImperioUkraina Popola Respubliko
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Li servis ekde 1915 en la cara armeo, ekde 1918 en la Ruĝa Armeo, poste iĝis komandanto de militista regiono de Kievo. Li gvidis sovetan enmarŝon en orientan Pollandon la 17-an de septembro 1939.

Timoŝenko estis la supera komandanto de la trupoj en la Vintra milito kontraŭ Finnlando, la okcidenta fronto (ekde la 2-a de julio 1941), la sudokcidenta fronto (ekde la 20-a de septembro 1941) kaj la nordokcidenta fronto (de 1942 ĝis 1943). Post la Dua Mondmilito, li komandis la militistan distrikton de Belorusio kaj emeritiĝis en 1960.

Li estis dufoje nomumita al Heroo de Sovetunio (1940 kaj 1965).

Vidu ankaŭ redakti