Semjon Podkaminer
Podkaminer, Semjon Naumoviĉ (ruse Подкаминер, Семён Наумович) (1901 — 1982) estas elstara sovetia esperantisto, judo, kolonelo, socia aganto.
Semjon Podkaminer | |
---|---|
![]() Elstara sovetia esperantisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1901 en Rusa Imperio |
Morto | 1982 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | judo |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperantiĝis en 1920. Li estis sekretario de la 6-a SAT-Kongreso, kiu okazis en Leningrado en 1926. Membro de CK SEU, prezidanto de la Junulara sekcio de SEU, vicprezidanto de ASE, sekretario (1959-1963) kaj vicprezidanto (1973-1978) de MEM, prezidanto de de la sovetia MEM-sekcio, prezidanto de la komisiono pri internaciaj ligoj de esperantistoj ĉe la Leningrada filio de SSOD. Honora membro de UEA.
Tre detalan biografion verkis Mikaelo Bronŝtejn sub titolo Simeono en 2022 (Eldonejo Impeto, 453 p.)
Eksteraj ligiloj redakti
- Du eminentaj jubileoj, artikolo de Viktor Aroloviĉ.
- Internacia Ĵurnalisto, septembro-decembro 1982, p. 6: Forpasis granda Esperanto-publicisto, nekrologo de N. Aleksiev.