Sen Rodin

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Filippo FRANCESCHI (pseŭdonime Sen Rodin) (1932-2020), naskiĝis en Cadoneghe apud Padovo kaj estis itala aŭtoro. Li lernis Esperanton en 1940 de Mirza Marchesi. Li laboris en norda Svedio kiel hortkulturisto kaj fabriklaboristo (el kio rezultis lia verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj) kaj poste en Italio kiel instruisto, muzikisto kaj radiokomentisto.

Sen Rodin
Persona informo
Naskonomo Filippo Franceschi
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
Morto 27-an de marto 2020 (2020-03-27) (89-jara)
Mortis pro COVID-19 [#]
Lingvoj Esperanto [#]
Ŝtataneco Italio [#]
Familio
Edz(in)o Júlia Sigmond [#]
Profesio
Okupo verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li publikigis rakontojn en La nica literatura revuo, Monda kulturo, Esperanto, Norda Prismo, Nuntempa Bulgario kaj Monato. Li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj en 1963 (unuan premion en la kategorio Prozo per Unua morto, kaj honoran mencion per Striko).

Li kabeis la 16-an de aprilo de 2018 pro ĝenerala "ne-alprenado far la Esperanto-movado de pozicioj, kiuj povas malplaĉi al la regantoj de la mondo", kiel en Palestino.[1]

Li forpasis pro la kronvirusa pandemio en Piacenza la 27-an de marto 2020.[2] Li estis la edzo de Júlia Sigmond.

EsperantiĝoRedakti

Kiel Sen Rodin mem rakontis, lia esperantiĝo okazis dank' al Mirza Marchesi:

"Mirza Marchesi naskiĝis en Padova en 1892 kaj mortis en Padova en 1953. Ŝi estis ekde la infanaĝo la plej intima amikino, kvazaŭ fratino, de mia patrino (Carmen Cassinis). En nia familio ni ĉiuj nomis ŝin "onklino", kaj fakte vere ŝi estis adoptita onklino.

Ekde la 20aj jaroj ŝi estis tre estimata kaj amata elementa instruistino (kiel mia patrino), kaj pasia esperantistino. Ŝi loĝis kun fratino en Padova, ĉe la bordo de Bacchiglione (bakiljone) - eta branĉo de la ĉefa rivero Brenta. Ĉiun someron ŝi partoprenis E-kunvenojn kaj kongresojn, kaj je sia reveno gastis ĉe ni kaj detale rakontis pri siaj spertoj, ravante la tutan familion. En 1926 ŝi mirinde tradukis Pinokjo-n, poste eldonitaj en 1930. En la lastaj 40-aj jaroj ŝi edziniĝis al meksika esperantisto - emerita generalo - kaj ekloĝis en Meksiko. Bedaŭrinde ŝi grave malsaniĝis, en 1952 devis reveni al Padova, kie ŝi mortis en 1953.

Mi estis la lasta el tri gefiloj. Je mia naskiĝo (1932) miaj fratinoj estis jam 10- kaj 11-jaraj. Do mi memkompreneble iĝis la (tre dorlotita) "princeto" de la familio. Tiutempe en la veneta regiono la plej uzata lingvo estis la tre bela veneta dialekto. Tio okazis ankaŭ en mia familio, kun unu sola escepto: mi. Jen bizara situacio: ĉiuj familianoj inter si parolis dialekte, la gepatroj inter si franc-lingve (pri rezervitaj aferoj); nur mi devis paroli kaj esti alparolata ital-lingve! Tre embarasige por mi, kiu kompreneble ekmalamis tiun "lernejan trudatan lingvon". Tion klare perceptis onklino Mirza, kiu tagon demandis de mi: "Ĉu ci ŝatus lerni Esperanton?" Mi - jam enamiĝinta al ŝi kaj al tiu lingvo, kiun mi taksis mirinda, fabela muziko - entuziasme akceptis.

Tiel okazis, ke mi 8-jara, dum unu jaro lernis E-on sidante ĉe Mirza sur la herboza bordo de Brenta, kies lantaj akvoj solene fluadis antaŭ ni. La sola uzata teksto esti ĝuste Pinokjo, kiun la onklino legadis kaj klarigis per sia dolĉa, karesema voĉo. Kaj sur kajereto ni notis perkrajone regulojn, dezinencojn, radikojn ... Jen kial ekde 1940 E-o iĝis mia vera "unua kor-lingvo": per ĝi mi ekparolis, ekpensis, ekverkis, kaj poste mi havis du mirindajn edzinojn ambaŭ E-istinojn - la unua bulgara, la dua hungara - du gefilojn ambaŭ denaske E-parolantojn, ktp. Nun, por dece fermi longan teran vojaĝon, mi kaj mia edzino (Julia Sigmond, siavice verkistino-poetino) ĵus elldonis la romanon Libazar' kaj Tero. Ni verkis ĝin kune per trijara laboro ŝvitiga sed feliĉiga.

Amoplena vivo, kontentiga verkado ... finkalkule mi ĉion ĉi ŝuldas al mia onklino Mirza Marchesi, kies memoron mi flegas kaj veneras."

VerkojRedakti

  • Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj, 360 p., eldonis Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. Serio Stafeto n-ro 29.
  • Nu, kaj do?, 160 p., Eldonejo Exit, Kluĵo, 2010.
  • (kun Júlia Sigmond, sia edzino) Libazar' kaj Tero. Nov-Jorko: Mondial, 2013[3]
  • (kun Júlia Sigmond, sia edzino) Kvodlibeto. Cluj-Napoca: Exit, 2015

ReferencojRedakti

  1. Sen Rodin kabeas pro UEA-silento pri Gazao
  2. https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-45
  3. Christian Declerck: Fabele fantazia, ja fikcie scienca, recenzo pri Libazar' kaj Tero. Kvarmana sonato dutonala de Julia Sigmond kaj Sen Rodin, Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko. paĝoj 105-108.

Eksteraj ligilojRedakti