Sendependa Misio de Afganio
Katolika Eklezio en Afganujo
La Sendependa Misio de Afganio (aŭ Misio sui iuris de Afganio; latine: Missio sui iuris Afghanistaniensis) estas administra unuo de la Katolika Eklezio en Afganio. Ĝi tutkovras la areon de la lando. La misio estas dependa direkte al la Sankta Seĝo.
Sendependa Misio de Afganio Misio sui iuris de Afganio | |
---|---|
Missio sui iuris Afghanistaniensis latine | |
latina | |
Episkopo | Giovanni M. Scalese |
Sacerdotoj | 4 50 baptitaj de ĉiu sacerdoto |
Religiuloj | 4 viroj, 12 virinoj |
Loĝantoj | 26.000.000 |
Baptitaj | 200 (2014) (0,008% el ĉiuj) |
Areo | 647 500 km² en Afganio |
Paroĥoj | 1 kapelo |
Fondita | 16-a de majo 2002 |
Rito | roma |
Adreso | c/o Embassy of Italy, Great Massoud Road, P.O. Box 21438, Kabul, Aghanistan |
Datoj el Pontifika Jarlibro 2014 * * | |
Katolika eklezio en Afganio | |
La seĝo de la supera administranto situas en Kabulo. La misio estis kreita la 16-an de majo 2002 de la papo Johano Paŭlo la 2-a, ĝi havis tiam unu sacerdoton. En 2014 ĝi havis kvar sacerdotojn, dek du religiulinojn, du cent fidelulojn kaj unu kapelon.[1]
Superaj administrantoj
redakti- 16-a de majo 2002 - 2014: Giuseppe Moretti,
- ekde 4-a de novembro 2014: Giovanni Scalese.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Missio sui iuris Afghanistaniensis ĉe catholic.hierarchy.org http://www.catholic-hierarchy.org/diocese/dafgh.html