Sendependa Moskva Universitato

Sendependa Moskva Universitato (SMU) (ruse Независимый Московский Университет (НМУ), konata ankaŭ angle kiel The Independent University of Moscow (IUM)) estas malgranda kleriga organizaĵo en Moskvo, Rusio, celita al aldona edukado de naturdotitaj studentoj-matematikistoj kaj laboro kun talentaj junaj matematikistoj. La klerigo en SMU estas senpaga kaj ŝtate licencita por provizi aldonan (sed ne bazan) universitat-nivelan edukon.

Sendependa Moskva Universitato
universitato
Informoj
fondodato 1991
Situo
Geografia situo 55° 44′ 47″ N, 37° 35′ 24″ O (mapo)55.746437.5899Koordinatoj: 55° 44′ 47″ N, 37° 35′ 24″ O (mapo)
lando Rusio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Sendependa Moskva Universitato (Moskvo)
Sendependa Moskva Universitato (Moskvo)
DEC
Sendependa Moskva Universitato
Sendependa Moskva Universitato
Sendependa Moskva Universitato (Eŭropa Ruslando)
Sendependa Moskva Universitato (Eŭropa Ruslando)
DEC
Sendependa Moskva Universitato
Sendependa Moskva Universitato
Map
Sendependa Moskva Universitato
vdr

Historio redakti

La universitato estis fondita en 1991 de grupo de famaj matematikistoj, kiuj poste formis la sciencan konsilon de SMU. Tiu ĉi grupo enhavis akademianojn Vladimir Arnold (prezidanton de Moskva matematika societo), Sergej Novikov, Pierre Deligne (laŭreatojn de medalo Fields) kaj dekon de aliaj akademianoj kaj profesoroj.

En decembro 1996 la unuaj sep studentoj ricevis diplomojn de SMU.

Ekde 1997 SMU organizas ĉiujaran konkurson de studentaj verkoj nomatan "Konkurso de Möbius".

En 2004 SMU abolis enirajn ekzamenojn.

Instrumaniero redakti

La lernado en SMU kutime daŭras dum kvin jaroj (lernantoj rajtas malpliigi aŭ pliigi efektivan daŭron de lernado laŭ propraj bezonoj kaj interesoj). Por sukcese fini la tutan kurson lernanto devas trapasi ekzamenojn pri ĉiuj devigaj studobjektoj kaj pri elektitaj laŭvolaj kursoj, kaj en la fino de lernado oni devas defendi la diploman verkon. Kutimaj studobjektaj studeblaj de lernantoj dum unuaj du jaroj estas tiuj:

La kursaro por sekvaj jaroj de lernado ne estas fiksita kaj ŝanĝiĝas de semestro al semestro. Krom matematikajn studobjektojn lernantoj ankaŭ studas la francan (laŭvole). Male al matematikaj kursoj, lecionoj pri fremdaj lingvoj ne estas liberaj por ĉiuj, sed nur por sukcesaj lernantoj de SMU.

Prelegoj kutime komenciĝas vespere je la kvina horo, ĉar multe da lernantoj de SMU ankaŭ ricevas siajn bazajn edukojn aliloke.

Eksteraj ligiloj redakti