La Senegala trielo, Burhinus senegalensis, estas afrika birdo kiu reprezentas en tiu kontinento la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala trielo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: [[Burhinus]] 'Burhinus'
Specio: Senegala trielo 'Burhinus senegalensis'
Swainson 1837
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Burhinus senegalensis - MHNT

Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Afriko inter dezerto Saharo kaj ekvatoro, krom valo de rivero Nilo.

La Senegala trielo estas mezgranda vadbirdo kun fortika flavnigra beko kaj grandaj flavaj okuloj -kiuj ŝajnigas ĝin reptilieca-; ties plumaro estas kamufla.

La Senegala trielo estas simila sed iomete pli malgranda ol Trielo, kiu migras kaj vintras en Afriko, kie koincidas ambaŭ specioj. La longa malhela beko, unusola malhela strio en fladitaflugilo kaj malhela strio en vizaĝo estas distingiloj disde la specioj troveblaj en Eŭropo. La Senegala trielo estas rimarkinda dumfluge kiam videblas larĝa blanka strio.

Tiu specio preferas sekajn malfermajn mediojn kun nuda grundo, prefereble proksime de akvejo. La ino demetas du makulitajn brunajn ovojn en planka truo. La birdoj estas pli aktivaj krepuske. La voĉo estas laŭta pi-pi-pi-pi-pi-pi-pi.

La Senegala trielo manĝas insektojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ankaŭ aliajn etajn predojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti