En socia scienco, seniluziigomalsorĉigo (en germana Entzauberung) estas la kultura raciigo kaj senvalorigo de mistikismo videblaj en moderna socio. La koncepto estis prenita el Friedrich Schiller[1] de Max Weber por priskribi la karakteron de modernigita, burokratigita, sekularigita okcidenta socio, kie scienca kompreno estas pli alte valorigita ol kredo, kaj kie procezoj estas orientitaj al raciaj celoj, oponite al tradicia socio kie por Weber "la mondo restas granda sorĉita ĝardeno".[2]

Notoj redakti

  1. Richard Jenkins, Disenchantment, Enchantment and Re-Enchantment[rompita ligilo] (2000) 1 Max Weber Studies 11.
  2. Max Weber, The Sociology of Religion (1971) p. 270