La senkulpeco estas termino kiu priskribas la mankon aŭ foresto de kulpo (i-nocentia, en latina) de individuo rilate al krimo. La termino povas esti uzata ankaŭ por indiki ĝeneralan mankon de kulpeco rilate al ajna klaso de krimo, de peko aŭ misfaro.

La senkulpeco de Bougereau. Kaj la virgulino kaj la ŝafido estas simboloj de senkulpeco.

La termino povas referenci ankaŭ al stato de nescio, kie estas malgranda esperto ĉu relative al la sociaj samuloj, ĉu per absoluta komparo. Kontraste kun la nescio, la senkulpeco estas ĝenerale konsiderata pozitiva termino, denotacie de rigardo ĝue pozitiva de la mondo, partikulare tiu en kiu la manko de scio devenas de manko de malico, dum la ĉefa kono devenas el faro malbonon, kio rilatas kun la judkristana mito de la Arbo de la Bono kaj la Malbono. Tiu konotacio estas konektebla kun falsa popola etimologio kiu klarigas la terminon senkulpa kiel tiu kiu ne scias (la latina noscere).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti