Nulgrafeo
(Alidirektita el Senlatera grafeo)
En grafeteorio, nulgrafeo aŭ malplena grafeo estas grafeo sen verticoj kaj pro tio sen eĝoj, aŭ grafeo sen eĝoj. Por la lasta okazo, estas pli konkreta termino seneĝa grafeo.
Nulgrafeo | |
Pliaj nomoj | Malplena grafeo Senvertica grafeo |
Verticoj | 0 |
Lateroj | 0 |
La nulgrafeo en la unua senco (senvertica grafeo) estas la komenca objekto en la kategorio de grafeoj, laŭ iuj difinoj de kategorio de grafeoj. Ne havante verticojn, la nulgrafeo pro tio ankaŭ ne havas koneksajn komponantojn. Tial, kvankam la nulgrafeo estas arbaro (grafeo sen cikloj), ĝi ne estas arbo, ĉar arbo havas unu koneksan komponanton.
Seneĝa grafeo Redakti
Seneĝa grafeo | |
Verticoj | n |
Lateroj | 0 |
Aŭtomorfioj | n! |
Propraĵoj | Vertico-transitiva |
Seneĝa grafeo estas grafeo ( ) por iu aro de verticoj V. Ĝia malo estas plena grafeo.
Vidu ankaŭ Redakti
- Cikla grafeo
- Plena grafeo estas la malo de seneĝa grafeo
- Regula grafeo. Seneĝa grafeo estas 0-regula.
- Arbaro (grafeteorio)
- Arbo (grafeteorio)
- Ciklo (grafeteorio)
- Glosaro de grafeteorio
Eksteraj ligiloj Redakti
- Malplena grafeo je MathWorld (angle)
- Nula grafeo je MathWorld (angle)