Kuracistoj sen landlimoj

internacia neregistara organizaĵo
(Alidirektita el Senlimaj kuracistoj)

Kuracistoj sen landlimoj (france Médecins Sans Frontières) estas sekulara ne-ŝtata humanitara krizhelp-organizaĵo kun sidejo en Ĝenevo, plej konata pro siaj projektoj en milit-trafitaj regionoj kaj en maldisvolviĝintaj landoj kun gravaj malsanoj. La Nobel-komitato donis al Kuracistoj sen landlimoj la Nobelpremion pri paco en 1999.

Kuracistoj sen landlimoj
Médecins Sans Frontières -
Doctors without borders
emblemo
Ĉefsidejo de MSF
Ĉefsidejo de MSF
Tipo humanitara krizhelp-organizaĵo
Fondodato 21-a de decembro 1971[1][2]
Sidejo Ĝenevo
Estro Christos Christou
Retejo www.msf.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Médecins Sans Frontières estis kreita en 1971 de malgranda grupo de francaj kuracistoj post la apartigo de Biafra, kiuj kredis ke ĉiuj personoj havas rajton al kuracado, malgraŭ raso, religio, kredo aŭ politikaj ideoj, kaj ke tiuj bezonoj estas pli gravaj ol naciaj baroj. La kreintoj de Médecins Sans Frontières estis:[3]

  • D-ro Jean Cabrol
  • D-ro Vladan Radoman
  • D-ro Jean-Michel Wild
  • D-ro Pascal Greletty-Bosviel
  • D-ro Jacques Bérés
  • D-ro Gérard Illiouz
  • Philippe Bernier
  • Dr Xavier Emmanuelli

La organizo estas pli konata tra la mondo pri sia franca nomo, aŭ simple kiel “MSF”, sed en Usono kaj Kanado, la nomo “Doctors Without Borders” estas plej uzata.

Je 2007, pli ol 26 mil doktoroj, flegistinoj kaj aliaj medicinistoj, spertuloj pri loĝistiko, akvo kaj seninfektiginĝenieroj kaj administrantoj, plejparte lokanoj, provizis per kurachelpo en pli ol 60 landoj.

En 2017 KSL agadas en 70 landoj. En la organizaĵo laboras pli ol 36.000 profesiuloj el pluraj landoj.

En situacioj en kiuj la medicina agado ne sufiĉas por garantii la supervivon de iu loĝantaro, KSL povas havigi al ĝi akvon, manĝaĵojn, kloakojn aŭ kloakpurigadon kaj provizorajn loĝejojn.

FondiĝoRedakti

En 1970 la "Groupe d'Intervention Médicale et Chirurgicale en Urgence" (Urĝa medicina kaj kirurgia intervengrupo) estis fondita fare de francaj kuracistoj kiuj laboris en Biafro, helpante al la vunditoj dum la Niĝeria Enlanda Milito en la malfruaj 1960-aj jaroj. Samtempe, en 1970, la organizo "Secours Médical Français" (franca Medicina Helpo) estis fondita por helpi la viktimojn de Ciklono Bola kiu mortigis 500 000 homojn en orienta Pakistano (nun Bangladeŝo). La 20-an de decembro 1971, tiuj du organizoj kunfandiĝis sub la nomo Kuracistoj Sen Limoj.

PrincipojRedakti

(laŭ la portugallingva retejo de la organizaĵo: www.msf.org.br)

SendependecoRedakti

La organizaĵo Kuracistoj Sen Landlimoj estas sendependa. Ĝi ne estas ligita al politikaj, militaj, ekonomiaj aŭ religiaj potencoj kaj havas liberecon de agado. Ĝi mem decidas kie, kiel kaj kiam agi surbaze de sia propra takso de la situacio kaj bezonoj. Tiu sendependeco de ago estas garantiita per ĝia financa sendependeco: ĉirkaŭ 90% de la financado venas de  donacoj de individuoj kaj entreprenoj.

SenpartiecoRedakti

Kuracistoj Sen Landlimoj provizas helpon kaj sanservon al tiuj homoj kiuj plej bezonas ilin, sen diskriminacio de raso, religio, nacieco aŭ politikaj kredoj. La organizaĵo difinas la helpotan publikon nur surbaze de la takso de la sanaj bezonoj. [...]

NeŭtralecoRedakti

En situacioj de konflikto, KSL ne prenas partion. Neŭtraleco estas esenca por ke la teamoj sukcesu atingi ajnan trafitan homon, sendepende de la flanko de la konflikto sur kiu li aŭ ŝi estas. La neŭtraleco de KSL estas ebligita per ĝia plena financa sendependeco de registaroj aŭ partioj en konfliktoj.

TravideblecoRedakti

KSL konstante taksas la realigitajn projektojn kaj liveras financan raporton al la socio kaj al la donacantoj pri la administrado de la enspezita mono kaj pri la rezultoj de siaj agoj. La origino kaj uzo de la financaj resursoj estas prezentataj en klara kaj alirebla maniero. [...]  Ankaŭ estas eldonataj jaraj raportoj kun la resumo de helpagadoj kaj kritika analizo de progresoj, obstakloj kaj novaj scioj. KSL ankaŭ fieras pri la travidebleco en la rilatoj kun siaj pacientoj kaj, kohere kun tiu travidebleco, informas ilin pri la faritaj elektoj kaj la decidoj prenitaj rilate al sia kurac-agado.

Medicina etikoRedakti

La agadoj de KSL estas ĉefe medicinaj. Ĝia laboro estas gvidita de la reguloj de universala medicina etiko. Plej gravas la devo disponigi asistadon al tiuj kiuj bezonas ĝin, sen malutili individuojn aŭ grupojn. [...] Ĉiu individuo estas traktata kun digno kaj respekto kaj ricevas altkvalitan medicinan prizorgon.

AgadojRedakti

LibanoRedakti

Dum 9 jaroj (de 1976 ĝis 1984), dum la Libana Enlanda Milito kaj sub fajro, la organizo helpis hospitalojn en diversaj grandurboj, konservante neŭtralecon.

SudanoRedakti

En 1979 la organizo starigis delegacion por helpi civilulojn en Suda Sudano kiuj malsategis kiel rezulto de la dua civita milito en la lando. La volontuloj de la organizo eksponis abomenaĵojn kiujn ili atestis kiuj inkludis torturon, amasekzekutojn kaj malsategon kaj ĝeneraligitan malsanon. En 1989 du volontuloj estis mortigitaj kiam ilia aviadilo estis malflugigita.

EtopioRedakti

Dum la malsatkatastrofo en 1984-1985, la organizo starigis delegacion de nutradprogramoj sed estis eliminita en 1985 post kondamnado de la malkonvena uzo de helpo kaj malvola reloĝigo.

LiberioRedakti

En 1990, la unua delegacio al Liberio estis starigita por helpi civilulojn kaj rifuĝintojn trafitaj de la civita milito tie. En Liberio ili provizas nutradon, bazan medicinon kaj amasan vakcinadon.

RuandoRedakti

En April 1994, kiam la genocido en Ruando komenciĝis, parto de la delegacio de la organizo estis inkludita en la Ruĝkruco-teamo por ilia sekureco. Ambaŭ organizoj povis certigi, ke ĉiuj hospitaloj en la ĉefurbo Kigali funkcias. En 1995, la organizo, kune kun aliaj helporganizoj, estis devigita forlasi Ruandon.

Siera-LeonoRedakti

En la malfruaj 1990-aj jaroj, la delegacioj de la organizo estis establitaj en Siera-Leono por trakti tuberkulozon kaj anemion inter la loĝantoj de la Aralo maro. Ili vakcinis 3 milionojn da niĝerianoj kontraŭ meningito kiam epidemio ekis en 1996.

PalestinoRedakti

La organizo laboras en Israelo por helpi palestinanojn en Cisjordanio, Orienta Jerusalemo kaj la Gazaa Sektoro, kaj disponigas ĉefe drogojn kaj psikologian traktadon. Aktuale en 2015, la organizo havas centrojn por psikologia helpo en Hebron, Nablus, Kalandija kaj Orienta Jerusalemo.

SirioRedakti

Hospitaloj subtenataj de MSF en Idlibo kaj Alepo estis bombitaj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. asertita en: Museum of Modern Art online collection, alirdato: 4-a de decembro 2019, identigilo de artisto laŭ Muzeo de Moderna Arto ĉe Nov-Jorko: 27807
  2. asertita en: Encyclopedia of Human Rights, alirdato: 8-a de januaro 2023
  3. france La création de Médecins Sans Frontières. Médecins Sans Frontières (Doctors without borders) (18 October 2004). Alirita la 26-an de oktobro 2007. Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine