Senlis (Oise)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Senlis. |
Senlis [sɑ̃lis] estas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Oise, en la regiono Pikardio. Ĝi havis 16 170 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Senlis | ||
---|---|---|
![]() La urbocentro de Senlis | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Pikardio | |
Departemento | Oise | |
Arondismento | Senlis | |
Kantono | Senlis | |
Komunumaro | Communauté de communes des Trois Forêts | |
Urbestro | Pascale Loiseleur (2008–2014) | |
Insee-kodo | 60612 | |
Poŝtkodo | 60300 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 16 170 (2010) | |
Loĝdenso | 672,3 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 49° 12′ N, 2° 35′ O (mapo)49.207222.58667Koordinatoj: 49° 12′ N, 2° 35′ O (mapo) | |
Alteco | 47 ĝis 140 m | |
Areo | 24,05 km2 | |
Situo | ||
Senlis estas malnova urbo: la unuaj skribaj mencioj devenas de la 2-a jarcento. Dum la rego de Hugo Kapeto kaj aliaj Kapetidoj, ĝi estis reĝa urbo.
GeografioRedakti
Senlis troviĝas en la sudo de la departemento Oise, ĉe la rivero Nonette (alfluanto de Oise), apud la arbaro de Chantilly, proksimume 40 km nordoriente de Parizo, 42 km sudoriente de Beauvais kaj 30 km sudokcidente de Compiègne.
La najbaraj komunumoj estas Fleurines norde, Chamant nordoriente, Mont-l'Évêque oriente, Pontarmé sude, Avilly-Saint-Léonard sudokcidente, Courteuil okcidente, Aumont-en-Halatte kaj Verneuil-en-Halatte nordokcidente.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 60612-Senlis (france). Alirita la 13-an de marto 2013.