Senmorta regimento

Senmorta regimento (ruse, Bessmertnij polk) estas socia agado en Ruslando kaj en kromaj ŝtatoj okaze de la Venkotago. Ĝiaj partoprenantoj kolektiĝas al memormarŝo kaj portas la bildojn de siaj familianoj, kiuj estis batalintaj en la Granda Patruja Milito.

La agado "Senmorta regimento" en Moskvo, 9-an de majo 2015
Vladimir Putin kun bildo de sia patro ĉe la "Senmorta regimento", la 9-an de majo 2015
La ago „Senmorta regimento“ en Donecko, 2015
La ago „Senmorta regimento“ en Majkop, 9.5.2016

Historio redakti

Jam antaŭ la ago kun la nomo „Senmorta regimento” okazis similaj aranĝoj. Ekzemple lernejanoj kun bildoj de veteranoj jam en 1965 marŝis tra Novosibirsko. En sia nuntempa formo la ago sub la nomo „Parado de la venkintoj" komenciĝis en la okcidentsiberia urbo Tjumeno en la jaro 2007. En la sekvaj jaroj kromaj urboj aliĝis, inter ili Kemerovo, Kazanjo kaj Novosibirsko, kaj en 2010 Moskvo. Sub la aktuala nomo la ago por la unua fojo okazis en Tomsko en 2012. En la jaro 2013 ĝi okazis jam en 30 urboj, en 2014 en 120 urboj (interalie en Ukrainujo kaj Kazaĥujo, en 2015 en 500 urboj.

En la jaro 2015 okaze de la 70-a venkotajo la ago okazis en Ruslando, Aŭstrujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Germanujo, Israelo, Irlando, Kazaĥujo, Kirgizujo, Mongolujo, Norvegujo, Usono, Ukrainujo kaj en Estonujo.[1]. En Moskvo ĝi okazis post la venkoparado sur la Ruĝa Placo kaj sur la stratoj de la urbo. Laŭ indikoj de la polico en ĝi partoprenis 500.000 homoj, interalie ankaŭ la prezidanto Vladimir Putin, kiu portis la portreton de sia patro, kiu dum la Dua Mondmilito estis soldato.

Organizaj indikoj redakti

La organizaĵo transprenas la historian patriotan publikan movadon „Senmorta regimento”. Antaŭa anonco pri partopreno ne necesas. Celo de la ago estas honori familianon, kiu estis militveterano, partizano, sekreta batalanto, laboristo ĉe la patruja fronto, koncentrejano aŭ koncernato de la Leningrada blokado. Elmontro de ajna komerca aŭ politika mesaĝo estas malpermesata.

Fontindikoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti