Senperforta komunikado

Senperforta komunikado (aŭ simple SpK), ankaŭ nomata neperforta komunikado (angle: Nonviolent CommunicationNVC), estas koncepto evoluigita de Marshall B. Rosenberg. Sinonimoj estas kunsentema komunikado, konekta komunikado, lingvo de la koro aŭ ĝirafa lingvo.

Marshall Rosenberg (1990) montrante en la dekstra mano ĝirafon, simbolon de senperforta komunikado.
Marshall Rosenberg (1990) montrante en la dekstra mano ĝirafon, simbolon de senperforta komunikado.

La maniero, laŭ kiu homoj kutime komunikas, tute ne estas "senperforta", ĉar la homaro vivis dum miloj da jaroj en kulturo bazita sur hierarkio, regado kaj subpremo. Malfeliĉo, frustradokolero ne estas la problemo, sed jes la maniero, laŭ kiu esprimiĝas negativaj sentoj, depende de kiel iu parolas el si mem aŭ vorte vundas la alian. Kverelo iĝas konflikto, se ĉiuj restas konvinkataj pri sia propra opinio, kaj dialogo ne havas ŝancon.

Kiam homoj uzas lingvaĵon, kiu provokas timon, hontonkulpon en konflikta situacio, la atento de la alia persono deturniĝas. "Perforta" lingvo malhelpas al homoj klare vidi siajn sentojn, bezonojn kaj petojn. La konflikto intensiĝas, ĉar la "perforta parto" kaŭzas kontraŭ-perforton.

Senperforta komunikado utilas kaj en la ĉiutaga komunikado kaj por pace solvi konfliktojn en persona, profesia aŭ politika medioj. Per praktikado de SpK, vi povas obteni pli efikajn komunikadokapablojn por solvi konfliktojn, plibonigi kunlaboron kaj plibonigi la laboretoson. Uzado de korlingvo estas bonfartiga vojo al reciproka plezuro.

Senperforto kiel komunikadoteknika metodo, konsistas en atente aŭskulti kaj senkondiĉe akcepti la alian personon. Tiu tekniko estas uzata en psikoterapio. La ideo estas ke, se oni atente, sincere kaj nekondiĉe akceptas kion diras la aliulo, tio povas helpi al la alia persono lerni pri si mem kaj havigi al si memkonscion, kiu permesas al ili pliboniĝi. [1]

La senperforta komunikado ne estas nur efektiva en terapio, sed ankaŭ en aliaj interpersonaj situacioj, kiel ekzemple en la laborejo, inter amikoj kaj inter familianoj. Per ĝi, homoj povas pli bone kompreni kaj respekti unu la alian, kaj tiel eviti misinterpreton kaj konfliktojn.

Baza modelo de senperforta komunikado redakti

La senperforta komunikado ankaŭ postulas, ke la komunikanto estu malantaŭa kaj lasu la alian personon paroli sen interrompo. Tio signifas, ke la komunikanto ne devas diri siajn proprajn ideojn aŭ solvojn, sed anstataŭe atenti kaj koncentriĝi pri la alia.

La kvar paŝoj, sur kiuj baziĝas senperforta komunikado, resumeblas per la punktoj: observado, sento, bezono kaj peto:

  1. Observado: konkreta ago aŭ ne-ago estas priskribita sen interpretadi tiun (ne-)agon. La komunikadpartnero parafrazu la aŭditaĵon (aktiva aŭskultado). Eblas tamen, ke eĉ senjuĝa rimarko estas perceptata kiel kritiko. Helpus jam en Esperantujo la komuna respekto al la ideo de Esperanto kiel senjuĝa aŭskultilo, ĉar mankas sufiĉe evoluinta interlanda dialogo por alveni al juĝkriterioj[2].
  2. La persona sento, kiu rilatas al la observado, estas esprimita.
  3. La bezono kaŭzinta la senton estas esprimita. Ĝi ofte ne videblas unuavide. Ĉefe ĉe negativaj sentoj gravas kompreni la fonajn proprajn bezonojn por reagi empatie al la partnero.
  4. Formuliĝas fine peto pri konkreta agado. Necesas distingi inter petoj kaj deziroj. Petoj rilatas al agadoj en la estanteco, deziroj al eventoj en la estonteco. Ĉar empatio rilatas nur al estanteco, taŭgas nur petoj realigeblaj en la estanteco.

Ekzistas agadpetoj (kiel ekzemple pri malplenigo de la telerlavilo) kaj rilatpetoj (ekzemple pri priskribo de propraj sentoj).

Rosenberg resumas la komunikadon de senperforta komunikado per jena frazo: „Kiam a, tiam mi sentas min b, ĉar mi bezonas c. Tial mi nun ŝatus d.“

Laŭ Rosenberg oni ne uzu tiun bazan modelon laŭlitere, kaj la vicordo ne estas deviga. Senperforta komunikado bezonas grandan trejnadon prefere helpe de konkretaj konversacioj neperfortaj en filmetoj.

Ĝirafa simbolo redakti

La ĝirafo estas simbolo de neperforta komunikado aŭ simbolo por korolingvo, ĉar ĝi estas la terbesto kun la plej granda koro. Krome, ĝia alteco ebligas al ĝi havi distancon kaj bonan superrigardon super problemoj.

Ekologia komunikado redakti

Alia metodo pli uzata por efika komunikado kaj kunlaboro en grupoj estas la 'ekologia komunikado'[3] de la usona psikiatro kaj psikoterapiisto Jerome Liss, kiu ankaŭ fondis la “Scuola Italiana di Biosistemica Arkivigite je 2018-08-20 per la retarkivo Wayback Machine”. Liss konstatis, ke grupoj havis grandan malfacilecon efektivigi kunlaborprojektojn kaj kunlabori kun aliaj grupoj, kaj tiel ekestis tiu komunikmetodo.

La maniero, laŭ kiu homoj kutime komunikas, tute ne estas "senperforta", ĉar la homaro vivis dum miloj da jaroj en kulturo bazita sur hierarkio, regado kaj subpremo. Malfeliĉo, frustrado aŭ kolero ne estas la problemo, sed jes la maniero, laŭ kiu esprimiĝas negativaj sentoj, depende de kiel iu parolas el si mem aŭ vorte vundigas la alian. Kverelo iĝas konflikto, se ĉiuj restas konvinkitaj pri sia propra opinio, kaj dialogo ne havas ŝancon.

Kiam homoj uzas lingvaĵon, kiu provokas timon, honton aŭ kulpon en konflikta situacio, la atento de la alia persono deturniĝas. "Perforta" lingvo malhelpas al homoj klare vidi siajn sentojn, bezonojn kaj petojn. La konflikto intensiĝas, ĉar la "perforta parto" kaŭzas kontraŭ-perforton.

Referencoj redakti

  1. Esperanta Retradio Senperforta komunikado, la 7-an de marto 2023
  2. Probal Dasgupto, "La bunteco de la esperantistoj ofte respegulas la diversecon de tipaj naciaj vidpunktoj muldataj de respektivaj elitoj", revuo Esperanto, oktobro 2015, nro 1295 (10) p.198-199.
  3. (germana) Eva Lotz, ökologische Komunikation, Eurotopia, la 10-an de Aŭgusto 2015.

Literaturo redakti

  • (esperante) Senperforta komunikado, ĉefartikolo en Kontakto (TEJO), aprilo 2016, numero 274
  • Marshall B. Rosenberg, Gewaltfreie Kommunikation (Neperforta komunikado), 7-a eldono, eld. Junfermann, Paderborn, 2007, ISBN 978-3-87387-454-1
  • Marshall B. Rosenberg, Gabriele Seils: Konflikte lösen durch Gewaltfreie Kommunikation. Ein Gespräch mit Gabriele Seils. (Solvado de konfliktoj per neperforta komunikado. Interparolo kun Gabriele Seils.), 5-a eldono, Herder, Freiburg/Basel/Wien 2005, ISBN 3-451-05447-7
  • Marshall B. Rosenberg: Die Sprache des Friedens sprechen. (Paroli la lingvon de paco), 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2006, ISBN 3-87387-640-X
  • Marshall B. Rosenberg: Das können wir klären! (Tion ni povas klarigi!) 2-a eldono, Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-568-5
  • Marshall B. Rosenberg: Erziehung, die das Leben bereichert. Gewaltfreie Kommunikation im Schulalltag. (Edukado, kiu riĉigas la vivon. Neperforta komunikado en la lerneja ĉiutago.) 3-a eldono, Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-566-1
  • Klaus-Dieter Gens: Mit dem Herzen hört man besser. Einladung zur Gewaltfreien Kommunikation. (Plibonas aŭskulti per la koro. Invito al senperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-667-5
  • Ingrid Holler kaj Vera Heim: Konflikt-Kiste. Konflikte erfolgreich lösen mit der Gewaltfreien Kommunikation. (Konfliktokesto. Sukcese solvi konfliktojn per neperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2005, ISBN 3-87387-597-7
  • Wayland Myers: Die Grundlagen der Gewaltfreien Kommunikation. (Bazoj de neperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2006, ISBN 3-87387-621-3
  • Karoline I. Bitschnau: Gewaltfreie Kommunikation als relationale und soziale Kompetenz. (Senperforta komunikado kiel rilata kaj socia kompetenco.), Universitato Innsbruck 2007
  • Julia Döring: Gewalt und Kommunikation. (Perforto kaj komunikado.) Essener Studien zur Semiotik und Kommunikationsforschung. Vol 29. Shaker, Aachen 2009, ISBN 978-3-8322-8661-3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti