Senta, serbe Сента, hungare kaj rumane Zenta estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en regiono Baĉka). Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Senta
urbo
Urbodomo de Senta
Urbodomo de Senta
Urbodomo de Senta
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Serbio
Provinco Vojvodino
Distrikto Norda Banato
Poŝtkodo 24400
Aŭtokodo SA
Telefonkodo +381(0)24
Retpaĝaro www.zenta-senta.co.rs
Politiko
Urbestro Rudolf Ceglédi (VMSZ)
Demografio
Loĝantaro 18 704
- Metropola regiono 23 316
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 56′ N, 20° 5′ O (mapo)45.93333333333320.083333333333Koordinatoj: 45° 56′ N, 20° 5′ O (mapo)
Alto 92 m [+]
Areo 293,0 km² (29 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Senta (Vojvodino)
Senta (Vojvodino)
DEC
Senta
Senta
Lokigo de Vojvodino en Serbio
Situo de Senta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Senta [+]
vdr
Hotelo en Senta

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kun ponto), laŭ ĉefvojo Horgoŝ-Novi Sad, laŭ fervojo Subotica-Temesvár.

Historio redakti

La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1216 en formo Zyntharew (=Zintapramo). Ulászló la 2-a nomumis la lokon libera reĝa urbo. La turkoj ekhavis la urbon en 1540, tiam la hungaroj rifuĝis, dume serboj alvenis, ili servis la turkojn. La aŭstra-hungara armeo venkis la turkojn en 1697. Tiu regiono iĝis limgarda zono ĝis 1741, dume la hungareco revenis.

En 1910 en la urbo loĝis 29.666 da homoj, (27.221 hungaroj, 2.020 serboj kaj 177 germanoj. Ĝis 1920 la urbo apartenis al Bács-Bodrog. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Senta apartenis al SHS. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis. En 1942 jugoslaviaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tuturban razion en Novi Sad, pli, ol mil homoj estis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 serboj reokupis la urbon kaj tuj murdis 64 da homoj. La tuta germaneco estis forsetligita.

En 2002 en la urbo loĝis 20 302 da homoj (15 860 hungaroj, 2655 serboj, 373 jugoslvianoj, 235 ciganoj, 118 montenegranoj, 78 kroatoj, 57 albanoj).

 
Senta situas en la mapo en la verda munucipo

Vidindaĵoj redakti

Vizitindaĵoj estas urbodomo, romkatolika preĝejo kaj fajrobrigadejo.

Famuloj redakti

En la iama Zenta naskiĝis:

En Senta naskiĝis:

Esperanto redakti

La urba muzeo de Senta ricevis grandan parton de la artaj kaj etnografiaj objektoj kiujn la Esperantista mondvojaĝanto kaj verkisto Tibor Sekelj unue lasis al muzeo en Subotica[1].

Ĝemelurboj redakti

 
Fajrobrigadejo de Senta

Notoj kaj referencoj redakti