Senta BERGER [senta berga] (naskiĝis la  13-an de majo 1941(nun 1941-05-13)) estas aŭstra aktorino kaj produktorino. Ŝi havas nun 82 jarojn.

Senta Berger
Persona informo
Senta Berger
Naskiĝo 13-an de majo 1941 (1941-05-13) (82-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco AŭstrioGermanio vd
Familio
Edz(in)o Michael Verhoeven vd
Infanoj Simon Verhoeven • Luca Verhoeven vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1955– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Senta Berger (en 1975)

Senta Berger naskiĝis en Vieno. La familio ne estis riĉa, sed la gepatroj faris ĉion por subteni la muzikajn talentojn de la filino. Jam en la aĝo de kvar jaroj ŝi unuafoje kantis sursceneje, kaj la patro akompanis ŝin per piano. Unu jaron poste ŝi ricevis balet-lecionojn, kaj ŝi deziris fariĝi dancistino. Tiun ĉi revon tamen detruis ŝia lasta instruistino, kiu daŭre aludis la korpajn ŝanĝojn de la knabino dum la pubereco. Fine Senta Berger interesiĝis pri la aktorado kaj prenis privatajn lecionojn.

En la jaro 1957 ŝi ricevis unuan malgrandan filmrolon. Ŝi ekstudis en la renoma Viena Max-Reinhardt-Seminar, sed jam post mallonga tempo ŝi devis ĝin forlasi, ĉar ŝi akceptis filmrolon sen demandi la direktoron. Unu jaron poste ŝi fariĝis la plej juna membro de renoma Viena teatra ensemblo, sed intertempe ŝi tre ŝatis la filmlaborojn kaj preferis daŭrigi ilin.

Dum la sekva tempo ŝi aperis en aro da komedioj kaj muzikfilmoj. En la jaro 1962 ŝi unuafoje laboris en Hollywood, kun steluloj kiaj Charlton Heston, Frank Sinatra, John Wayne kaj Yul Brynner. Tamen ŝi jam post mallonga tempo revenis al Eŭropo.

En 1963 ŝi konatiĝis kun la reĝisoro Michael Verhoeven, kun kiu ŝi fondis la film-firmaon Sentana. La paro geedziĝis en 1966. Plurajn filmojn ili kune produktis.

Post kiam la du filoj naskiĝis, Senta Berger koncentriĝis ĉefe al la teatra laboro. Ŝi sukcese aktoras en Vieno, Hamburgo kaj Berlino. Ekde 1985 ŝi aperas en pluraj televidserioj, krome ŝi turneas kiel kanzonistino.

Ekde 2003 Senta Berger estas la prezidantino de la Germana Filmakademio (Deutsche Filmakademie), kiu celas subteni junajn talentojn kaj ekde 2005 decidos pri la aljuĝo de la filmpremio Deutscher Filmpreis.

Eksteraj ligiloj redakti