Senvoĉa uvulara frikativo

La senvoĉa uvulara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [χ] (la minuskla ĥio); en SAMPA, X.

Senvoĉa uvulara frikativo
χ
Priskribo de la signo de la IFA greka minusklo ĥio
IPA-numero 142
Kodoj
HTML, dekume χ
Unikodo, deksesume U+03C7
X-SAMPA X
Kirshenbaum X
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[χa ʔaχa]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

Priskribo redakti

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado redakti

  1. En multaj lingvoj (interalie, en Esperanto, en la germana, nederlanda, hispana) la parolsonoj [χ] kaj [x] estas alifonoj de ĥ (de la fonemo /x/).
  2. En kelkaj aliaj lingvoj, plej notinde en la franca lingvo (kaj ankaŭ en la portugala, nederlanda…) ĝi aperas kiel senvoĉigita /r/ ĉe la homoj, kiuj normale realigas r-on per [ʁ] (uvula frotsono voĉa) — sekve de similiĝo, aŭ vortofine ktp: france tarte sonas kiel [taχt]; france huître, kiel [ɥitχ].

En la okazo de Esperanto la uzo de [χ] responde al la litero ĥ estas tute laŭnorma (kvankam la vela frotsono senvoĉa [x] estas iom preferinda); dum la kartava prononco de r per [χ] estas evitinda, ĉar ĝi konfuzas la fonemojn /r/ kaj /ĥ/.

Vidu ankaŭ redakti