Seosamh Mac Grianna

Seosamh Mac Grianna (elparolata ŝo-sav mak grii-ana) (1901-1990) estis eble la plej irlandeca de la modernaj irlandlingvaj verkistoj. Li naskiĝis en Rinn na Feirste en Tír Chonaill en la tradicie irlandparolanta nordokcidento de Irlando, kaj lia lingvaĵo apenaŭ havas iun ajn spuron de influo de la angla. Li estis klasikulo de la moderna irlanda literaturo. En sia distrikto oni konis lin kiel Joe Fheidhlimí Dhónaill Phroinsiais, kaj li estis frato de la verkisto Séamus Ó Grianna.

Seosamh Mac Grianna
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1901 (1901-01-15)
en Ranafast
Morto 11-an de junio 1990 (1990-06-11) (89-jaraĝa)
en Letterkenny
Lingvoj irlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Saint Eunan's College vd
Familio
Gefratoj Séamus Ó Grianna • Domhnall Ó Grianna • Seán Bán Mac Grianna • Annie Bhán Nic Ghrianna vd
Profesio
Alia nomo Iolann Fionn vd
Okupo aŭtoro vd
Verkado
Verkoj Mo Bhealach Féin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li longe tradukadis por An Gúm, la oficiala ŝtata eldonisto, sed li ege malkontentis pri ilia senestimo por lia propra verkado. Liaj tradukoj havas ege altan lingvan kaj literaturan valoron, sed li skribis ke li estis "unuagrada verkisto devigata traduki triagradajn anglalingajn librojn".

Li piediris tra la tuta Kimrio kaj verkis libron pri la sperto, Mo Bhealach Féin (Mia Propra Vojo). Pro psika malsano li ĉesis la verkadon.

Liaj plej gravaj verkoj estas

  • Pádraic Ó Conaire agus Aistí Eile (Pádraic Ó Conaire kaj aliaj eseoj)
  • An Druma Mór (La Granda Tamburo)
  • Eoghan Ruadh Ó Néill (historia romano pri la jaroj 1640-oj)
  • Dá mBíodh Ruball ar an Éan (Se la Birdo havus Voston)
  • Mo Bhealach Féin (Mia Propra Vojo)