Seulo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seulo (Italio). |
Seulo (koree 서울 [səŭl] aŭskulti) estas la ĉefurbo de Sud-Koreio. En ĝi loĝas proksimume 10 milionoj da personoj kaj aliaj 9 milionoj en la metropolo; kun sume 19 milionoj ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la mondo.
Seulo | |||
koree 서울, hangeŭlo: 서울특별시, ĉinskribe: 서울特別市, Norma transskribo: Seoul Teukbyeolsi, McCune-Reischauer: Sŏul T'ŭkpyŏlsi | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: 서울특별시 | |||
Statuso: Speciala urbo Seulo | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Koreio | ||
Historia regiono | Silla | ||
Riveroj | Hangang, Cheonggyecheon | ||
Situo | Seulo | ||
- alteco | 80 m s. m. | ||
- koordinatoj | 37° 34′ 08″ N 126° 58′ 36″ O / 37.56889 °N, 126.97667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 836 m s. m. | ||
Areo | 605,33 km² (60 533 ha) | ||
Loĝantaro | 10 464 051 (2010) | ||
- de metropolo | 29 500 000 | ||
Denseco | 17 286,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | -18 | ||
Horzono | UTC (UTC+9) | ||
ISO 3166-2 | KR-11 | ||
Floro | Forsitio | ||
Arbo | Ginko | ||
Birdo | Korea pigo | ||
Situo enkadre de Sud-Koreio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.seoul.go.kr | |||
![]() |
La nomo Seul estis uzata ekde la epoko de la reĝlando Silla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanyang (한양, 漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (한성, 漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo de dinastio Joseon en 1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en la ĉina lingvo). Dum la japana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (경성, 京城—Keijō en la japana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en 1945.
EtimologioRedakti
HistorioRedakti
GeografioRedakti
Seulo estas en la nordokcidento de Suda Koreio. Seulo mem enhavas 605.25 km2,[1] kun radiuso de proksimume 15 km, iom dividita en norda kaj suda duonoj per la rivero Han. La rivero Han kaj ties ĉirkaŭa areo ludis gravan rolon en la historio de Koreio. La Tri Antikvaj Regnoj de Koreio klopodis ekkontroli tiun teron, kiam la rivero estis uzata kiel komercvojo al Ĉinio (tra la Flava Maro).[2] La rivero ne estas plu aktive uzata por navigado, ĉar ties estuaro situantas ĉe la limoj inter la du Koreioj, kun civila enirejo ŝtopita. La urbo estas limigita de ok montoj, same kiel per la pli nivelaj teroj de la ebenaĵo de la rivero Han kaj de la okcidentaj areoj.
VidindaĵojRedakti
Changdeokgung estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la Joseondynastio oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la Joseondynastio. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas: "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".
TransportoRedakti
En la proksimeco de Seoul estas du flughavenoj: La Gimpo Flughaveno konstruiĝis en la jaro 1939 kiel milita flughaveno en la urbo Gimpo. Situanta apud Seoul ĝi havis strategan gravecon dum kaj post la korea milito. Por tio la flughaveno en Gimpo disvastiĝis pli kaj pli. Gis 2001, kiam la konstruado de Incheon Internacia Flughaveno (IIA) finis, la flughaveno en Gimpo estis la plej grava flughaveno en Sud-Koreio. Nun ĝi estas uzata ĉefe por naciaj flugoj.
Seoul havas du grandajn staciojn, Seoul stacio kaj Yongsan stacio, kaj kelkajn malgrandajn staciojn. La longdistanca trafikosistemo estas disvastiga kaj interligas ĉiujn grandajn urbojn. En 2004 la Korea Trajn-Ekspreso (KTX), kio surbazigas francan TVG-teknologion, unuafoje veturis de Seoul ĝis la suda urbego Busan.
Ankaŭ disvastiga metroo-sistemo ekzistas en Seoul kaj nombrego de inter- kaj intraurbaj buslinioj.
Por la aŭtotrafiko estas densa kaj disvastiga stratoreto kun 6 aŭtostratoj, kiuj estas ligitaj kun la centro de Seoul per 19 alkondukaj stratoj, kaj 3 ringstratoj cirkaŭ la urbocentro. Ĉiuj gravaj stratoj havas multajn ŝpurojn, la plej vasta strato estas la Sejongno-strata kun 20 ŝpuroj. Tamen ofte stavo okazas. Por la denso de aŭtotrafiko la aerkvalito ofte malbonas en Seoul.
Administrata strukturoRedakti
|
|
Krome Namjanĝu estas parto de la urbaro de Seulo.
DemografioRedakti
BildaroRedakti
Changdeokgung, unu el kvin grandaj palacoj de Koreio, estas Monda heredaĵo de Unesko.
KulturoRedakti
UniversitatojRedakti
Seulo estas la sidejo de la plimulto de la pli prestiĝaj universitatoj en Sud-Koreio, inkludiĝas: Nacia Universitato de Seulo, Korea Universitato, Universitato Yonsei, Universitato Sungkyunkwan, Universitato Sogang, Universitato Hanyang, Universitato Chung-Ang, Universitato Hankuk pri fremdaj studoj, Universitato Kyung Hee, Virina Universitato Ewha, Universitato Soongsil, Virina Universitato Sookmyung, Milita Korea Akademio, Universitato de Seulo kaj Universitato Sejong.
Seulanoj (inter multaj aliaj)Redakti
- aktoro Park Bo-gum
- Ahn Chang-ho, porsendependeca aktivulo
- kantistino Amira Chun
ĜemelurbojRedakti
- Rio-de-Ĵanejro, Brazilo (1960)
- Tajpejo, Tajvano (1968)
- Ankaro, Turkio (1971)
- Gvamo, Usono-Gvamo
- Honolulu, Usono (1973)
- San Francisco, Usono (1976)
- São Paulo, Brazilo
- Teherano, Irano (1977)
- Bogoto, Kolumbio (1982)
- Ĝakarto, Indonezio (1984)
- Tokio, Japanio (1988)
- Moskvo, Rusio (1991)
- Parizo, Francio (1991)
- Pekino, Ĉinio (1992)
- Karakaso, Venezuelo (1992)
- Tegucigalpo, Honduro
- Meksikurbo, Meksiko (1993)
- Ulanbataro, Mongolio (1995)
- Hanojo, Vjetnamo (1996)
- Varsovio, Pollando (1996)
- Kairo, Egiptio (1997)
- Ottawa, Kanado (1997)
- Romo, Italio (2000)
- Astana, Kazaĥio (2004)
- Ateno, Grekio (2006)
- Bankoko, Tajlando (2006)
- Vaŝingtono, Usono (2006)
- Vancouver, Kanado (2007)
- Mumbai, Barato (2009)
- Bau-Bau, Indonezio (2010)
- Taŝkento, Uzbekio (2010)
- Bonaero, Argentino (2010)
- Tirano, Albanio (2010)
Esperanto en SeuloRedakti
Multaj koreiaj esperantistoj loĝas en aŭ proksime al Seulo. En 2017 en Seulo okazis UK kaj SAT-kongreso (fakte tiu lasta ĉe ĉeurbo Gimpo). Unuafoje (flankenmetante la Pragan kongreson de 1921 dum kiu fondiĝis SAT) UEA kaj SAT okazigis sinsekve siajn kongresojn samjare en sama urbo (dum en antaŭaj jaroj 2015 kaj 2016 ili kongresis samurbe, sed kun jara intervalo, unu post la alia).
ReferencojRedakti
- ↑ Seoul Statistics (Land Area). Seoul Metropolitan Government. Alirita 24a de Marto 2010.
- ↑ Brief History of Hangang (River). Seoul Metropolitan Government. Alirita 2014-02-07.
Eksteraj ligilojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Nacia Biblioteko de Koreio
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj