Septembro de 2019
(Alidirektita el Septembro 2019)
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:
- La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.
- Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona Nacia Uragana Centro (NUC, angle National Hurricane Center) eldonis avizon ke la tropika ŝtormo nomita Humberto plifortiĝas al la statuso de uragano, tiel fariĝante la tria uragano de la ĉi-jara atlantika uragana sezono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump diris ke la usona militistaro estas "ŝlosita kaj ŝarĝita" (aludante pri la ŝarĝado de pafilo) por respondi al la ardentaj atakoj kontraŭ iu el la plej grandaj petrolkampoj en Sauda Arabio kaj la plej granda krudpetrolstabiliga instalaĵo en la tuta mondo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La afgana sanoficiulo diris ke 24 homoj pereis pro bomba atako apud elektokunveno okazigita de la prezidanto Aŝraf Ghani. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sciencista taĉmento el Francio retaksis alten la prognozojn pri la klimata varmigo. La plej optimisma modelo antaŭvidas averaĝan varmiĝon de 2K, la plej pesimisma, de 6,5 ĝis 7K en 2100.
- Sciencista taĉmento el la UM de Gento identigis la virusan tenujon de la aidoso, esperigante estontan malkovron de definitiva kuracilo.
- Sciencistoj el Nov-Zelando malkovris novan specion de insektoj kaj nomis ĝin Psylla frodobagginsi omaĝe al Frodo Baginzo, rolulo de la fabelo La Mastro de l' Ringoj fare de J.R.R. Tolkien. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona Nacia Uragana Centro eldonis avizon pri danĝera vetero ĉe la insulo Bermudo pro la uragano Humberto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona ŝtatministro Mike Pompeo renkontiĝis kun la saud-araba kronprinco Mohamed bin Salman en Ĝido (Sauda Arabio), insistante ke Irano kulpas pri la atakoj kontraŭ sud-arabaj petrolinstalaĵoj, okazintaj sabate. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj, kies partoprenintoj postulis haltigi "ekspansion de Ĉinio" kaj liberigi politikajn malliberulojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La irana prezidanto Hasan Ruhani diris ke se oni celas la pacon kaj la sekurecon, la eksterlandaj potencoj devas "eliri el tiu mondparto" ĉar ilia ĉeesto povus estigi armkonkurson. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Novjorko (Usono) komenciĝis pintokunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimata ŝanĝiĝo Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.La sveda aktivulino Greta Thunberg, post prelego en kiu ŝi akuzis la ĉeestantajn registestrojn pro forlaso kaj perfido al junularo, juĝplendis antaŭ la Komitato pri infanaj rajtoj de la UN pro danĝeriga klimata neagado kontraŭ Argentino, Brazilo, Francio, Germanio kaj Turkio (ĉefaj poluantaj landoj, kies Usono, Ĉinio, Barato ne ratifinte la laŭan proceduron).
- La Fondaĵo Vikimedio ŝlosis la bulgaran version de Vikinovaĵoj kaj intencas post nelonge forviŝi ties tutan enhavon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Brita turisma grupo Thomas Cook prezentis bankroton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La prezidantino de la malsupra ĉambro de la usona parlamento, Nancy Pelosi, anoncis ke ŝi estas lanĉonta elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Trump. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Supera Kortumo de Hispanio rifuzis peton de posteuloj de Francisco Franco, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La administracio de la prezidanto de Usono malsekretigis kaj publikigis stenografiaĵon de konversacio inter la usona prezidanto Donald Trump kaj la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, okazinta la 25-an de julio 2019. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortis la eksa franca prezidanto Jacques Chirac. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Eldonintoj de la Esperanto-magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉesigon de ĝia eldonado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.