Sepulcro-Hilario estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Sepulcro-Hilario estas tradukebla etimologie al Tombo de Hilario, kiu estas persona nomo de episkopo, kies simboloj videblas en la maldekstra duono de la blazono.

Sepulcro-Hilario
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37638
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 164  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 6° 11′ U (mapo)40.698055555556-6.1880555555556Koordinatoj: 40° 42′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 829 m [+]
Areo 39,95 km² (3 995 ha) [+]
Sepulcro-Hilario (Provinco Salamanko)
Sepulcro-Hilario (Provinco Salamanko)
DEC
Sepulcro-Hilario
Sepulcro-Hilario
Situo de Sepulcro-Hilario
Sepulcro-Hilario (Hispanio)
Sepulcro-Hilario (Hispanio)
DEC
Sepulcro-Hilario
Sepulcro-Hilario
Situo de Sepulcro-Hilario

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sepulcro-Hilario [+]
vdr
Preĝejo de Sankta Petro ad Vincula.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 39,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 181 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Martín de Yeltes kaj Cabrillas, oriente kun Abusejo kaj Tamames, sude kun Puebla de Yeltes kaj okcidente kun Puebla de Yeltes kaj Aldehuela de Yeltes. Ĝi distas 68 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti