Serĵ Sargsjan

Serĵ Azati Sargsjan (armene Սերժ Ազատի Սարգսյան, latinliterigite ankaŭ Serž Azati Sargsyan) estas armena politikisto naskiĝinta la  30-an de junio 1954(nun 1954-06-30) en Stepanakerto, Montara Karabaĥo, do nun 68-jara. Ekde februaro 2008 li estas la prezidanto de Armenio.

Serĵ Sargsjan
en oktobro 2007
en oktobro 2007
Persona informo
Սերժ Սարգսյան
Naskiĝo la  30-an de junio 1954(nun 1954-06-30) (do nun 68-jara)
en Stepanakerto, Montara Karabaĥo
Religio Armena Apostola Eklezio [#]
Lingvoj armenaanglaazerbajĝana [#]
Loĝloko Erevano [#]
Ŝtataneco SovetunioArmenio [#]
Alma mater Erevana ŝtata universitato
Partio Respublikana partio de Armenio
Subskribo Serĵ Sargsjan
Familio
Patro Azat Sargsyan [#]
Patrino Nora Sargsyan [#]
Gefratoj Levon Sargsyan • Sashik Sargsyan [#]
Edz(in)o Rita Sargsjan
Infanoj filinoj Anuŝ kaj Satenik
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
prezidanto de Armenio
Dum la 9-an de aprilo 2008 – la 9-an de aprilo 2018
Antaŭulo Robert Koĉarjan
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Antaŭe li inter la jaroj 1993 kaj 2007 estis nacia ministro pri defendo. Inter marto 2007 kaj aprilo 2008 li estis ĉefministro de la ŝtato. En februaro 2008 li elektiĝis posteulo de la antaŭa ŝtata prezidanto Robert Koĉarjan.[1] Kvankam la balotaj observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) juĝis la baloton plejparte justa, la kandidato Levon Ter-Petrosjan post la baloto alvokis al demonstracioj kaj postulis nuligon de la laŭ li manipulitaj balotaj rezultoj. La 1-an de marto 2008 amasa demonstracio estis perforte finita.[2]

La 9-an de aprilo 2008 Serĵ Sargsjan per solena ĵuro en celebraĵo oficiale ekdeĵoris kiel prezidanto de Armenio.

ReferencojRedakti

  1. artikolo pri la prezidanta baloto de februaro 2008 en la germanlingva retejo n24.de
  2. http://www.newsru.com/world/01mar2008/sd.html artikolo "В Ереване полиция разогнала митинг оппозиции" en la retejo NEWSru.com (ruse)