Serandito[1] estas mineralo kun formulo Na(Mn2+,Ca)2Si3O8(OH). Tiu mineralo estis malkovrita en Gvineo en 1931 kaj nomita laŭ J. M. Séranda, mineralkolektisto kiu helpis en la kolekto de la mineralo.[2]. Serandito estas ĝenerale ruĝa, bruna, nigra aŭ senkolora. La ĝusta nomo ne havas akcenton.[3]

Serandito el Monto Saint-Hilaire, Kebekio, Kanado.

Tiu mineralo estis priskribita de À. Lacroix en la gazeto Comptes rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des Sciences.[4] Serandito estis trovita en Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Gvineo, Italio, Japanio, Namibio, Norvegio, Rusio, Sufafriko, kaj Usono.[2] La tipa specimeno estas en la Nacia Muzeo de Natura Historio en Vaŝingtono.[5]

Referencoj redakti

  1. Serandite. Webmineral. Alirita 25a de Julio 2012.
  2. 2,0 2,1 "Sérandite". Mindat. Alirita la 31an de Aŭgusto, 2021.
  3. Hålenius, U., Hatert, F., Pasero, M., kaj Mills, S.J., IMA Commission on New Minerals, Nomenclature and Classification (CNMNC) Newsletter 28. Mineralogical Magazine 79(7), 1859–1864
  4. Lacroix, p. 189.
  5. "Sérandite" (PDF). Arkivigite je 2021-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Handbook of Mineralogy. Mineral Data Publishing. Alirita la 31an de Aŭgusto, 2021.

Literaturo redakti