Serba ortodoksa preĝejo (Dunaújváros)

La serba ortodoksa preĝejo oficiale preĝejo Transporto de relikvoj de Sankta Nikolao estas signifa eklezia historia monumento en urbo Dunaújváros (Hungario).

Serba ortodoksa preĝejo
Serba ortodoksa preĝejo en Dunaújváros
Serba ortodoksa preĝejo en Dunaújváros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grek-katolika (ortodoksa) eklezio
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 17-a jarcento rifuĝintoj serbaj alvenis ankaŭ en la iama Dunapentele. La unua mencio okazis pri ilia kirko en 1665. Paroĥo estis fondita en 1696. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1786. La ikonostazo kaj altaro estis faritaj en la 18-a jarcento, la pentritaj mebloj en la sekva jarcento. Dum la socialismo ĝi ne estis uzata, tial oni liveris la valoraĵojn al la serba ortodoksa muzeo en Szentendre. Baldaŭ la kirko denove funkciis kaj ekstre ĝi estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en sola sur malalta monteto. En mezo de la fasado altiĝas la kvadrata turo, malsupre la enirejo funkcias. La navo havas ankoraŭ 2 enirejojn. La absido estas arka (duonronda) kaj havas 3 fenestrojn. La navo estas alta, la turo malalta. La interna parto ne diferencas de la ceteraj ortodoksaj preĝejoj.

Ikonostazo redakti

La centra ikono prezentas Sanktan Triunuon. En la dua vico la apostoloj troviĝas.

Fontoj redakti