Serbio en la Olimpikoj

Serbaj aŭ pli ekzakte serbiaj sportistoj unue en 1912 kiel teamo partoprenis olimpikon - post tio daŭris preskaŭ jarcenton, ĝis kiam denove oficiala nur-serba teamo partoprenis la somerajn olimpikojn en 2008, sed intertempe serbaj sportistoj kontinue partoprenis en la teamoj de Jugoslavio de 1920 ĝis la vintra Olimpiko 1992, kiel sendependaj olimpiaj partoprenantoj en la vintra Olimpiko 1992 kaj en teamoj de Serbio kaj Montenegro de 1996 ĝis 2006.

Serbio en la Olimpikoj

Flago de Serbio
IOK-kodo  SRB
NOK Serbia Olimpika Komitato
Retejowww.oks.org.rs (serbe)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1912 · 1956 - 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la 24-jara Momčilo Tapavica, bronzmedalinto de la Somera Olimpiko 1896

Tamen la serba olimpika historio jam komenciĝas en la plej unua moderna olimpiko, la legenda Somera Olimpiko 1896. Tie la 24-jara Momčilo Tapavica (naskita en la hodiaŭa serba provinco Vojvodino), kiu konkuris por Hungara reĝlando, fariĝis la unua atleto el la hodiaŭa teritorio de Serbio kaj la unua etna serbo, kiu gajnis olimpikan medalon, bronzon en teniso. Kutimo en la plej fruaj olimpikoj, li ankaŭ partoprenis en du pliaj disciplinoj, halterlevo, kie li vundiĝis, kaj luktado du tagojn pli poste, kie li fine malvenkis en egalforta matĉo pro sia vundiĝo el la halterleva konkurso. Krome dua serbo partoprenis la eventon kiel honora gasto: la 20-jara serba reĝo spektis la konkursojn je invito de la olimpike entuziasma dandevena greka reĝo Georgo la 1-a. En vintraj olimpikoj puraj serbaj teamoj partoprenas ekde la Vintra Olimpiko 2010 - antaŭe ekde 1924 ili partoprenis en la samaj teamaj grupiĝoj kiel la someraj sportistoj.

Kvankam tio signifis partoprenon en kompare malmultaj eventoj, kaj kvankam en vintraj olimpikoj ĝis nun ne atingiĝis medaloj, en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo en la kvin someraj olimpikoj atingis 6 orajn, 7 arĝentajn kaj 11 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 67-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Serbia Olimpika Komitato (serbe Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1910 je la nomo Serbia Olimpika Klubo, ŝanĝis sian titoligon al la nuna nomo en 1912 kaj estis rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la serbia teamo eniras en la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010