La Serera lingvo estas grupo de lingvoj parolataj de la Sereroj, nome popolo de Okcidenta Afriko. Tiu grupo inkludas:

  • La lingvo Serera-Sina, parolata en Saloum, Kaolak, Djurbel, Dakaro kaj multaj aliaj areoj.
  • La Serera-Safena, parolata interne ĉe la Petite Côte (Malgranda Marbordo), area sudoriente de Dakaro.
  • La Serera-Nduta, parolara en Mont-Roland, are nordokcidentede Thies kaj ĉe Biffeche ĉe la rivero Senegalo.
  • La Serera-Noona, parolata ĉe Thies.
  • La Serera-Palora, parolata en eta areo inter Rufisque kaj Thies.
  • La Serera-Lehara, parolata en eta areo norde de Thies.

Ĉiuj Sereraj lingvoj escepte la Serera-Sina (la plej granda) estas klasita inter la lingvoj Kanginaj.

Plej parto de Sereroj parolas la Volofan, la lingvo de la Volofoj, kiel dua lingvo, kaj tiuj kiuj kreskiĝis en urbo ofte parolas ĝin kiel unua lingvo.

Kelkaj Sereraj esprimoj redakti

La jenaj salutoj kaj respondoj estas uzataj en multaj regionoj de Senegalio kiuj havas parolantojn de serera.

Nam fi'o? = Kiel vi fartas? -respondo = mexe meen (prononce, mej hej men) = Mi estas ĉi tie.

Ta mbind na? (prononce, tah mbind nah) = Kiel fartas la familio? -Respondo = Owa maa (prononce ogva maa) = Bone.

En Senegalia kulturo, salutado estas grava. Foje, lokanoj povas dediĉi minutojn por saluti unu la alian.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti