Sergej Aleksandroviĉ Buturlin

Sergej Aleksandroviĉ BUTURLIN (en rusa Сергей Александрович Бутурлин); naskiĝis la 22-an de septembro 1872 en Montreux, Svisio, mortis la 22-an de januaro 1938 en Moskvo, Sovetunio) estis rusa ornitologo.

Sergej Aleksandroviĉ Buturlin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1872 (1872-09-22)
en Montreux VD
Morto 22-an de januaro 1938 (1938-01-22) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Alma mater Imperial School of Jurisprudence vd
Familio
Dinastio House of Buturlin vd
Patro Q120836210 vd
Patrino Q120836223 vd
Profesio
Okupo ornitologo • verkistozoologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia familio estis de nobeloj de Rusio, Buturlin pasos plej parton de sia vivo en Rusio. Li studis en lernejo de Simbirsk (moderna Uljanovsk) kaj studis juron en Sankt-Peterburgo, sed lia intereso pri zoologio estis tiom forta ke li pasis plej parton de sia studado kolektante ekzemplerojn de birdoj tra Rusio kaj Siberio kaj priskribante la rezultojn de sia observado. Ĝis 1892 li kolektis en la regiono de la rivero Volgo, poste en Baltio; el 1900 al 1902 en la insuloj de Kolgujev kaj Nova Zemlo. Inter 1904 kaj 1906 li formis parton en ekspedicio al la rivero Kolima en Siberio, kaj en 1909 li vizitis la montaron Altajo, kaj faris sian finan ekspedicion en 1925 al Ĉukotko.

Li publikigis multajn verkojn pri taksonomio kaj distribuado de palearktaj birdoj, inklude:

  • La Birdoj de Kolgujev kaj Nova Zemlo kaj malsupra parto de Darna (1901)
  • La Birdoj de Simbirska Guvernio (1906)
  • La Birdoj de Jeniseja Distrikto (1911, kun Arkadij Jakovleviĉ Tugarinov (1880–1948))
  • Serio de manuskriptoj pri birdoj de malproksima oriento (1909–1917)
  • Kompleta resumo de la birdoj de Sovetunio, en tri volumoj
  • Artikolo pro sia malkaŝo de la reproduktejoj de Rozmevo, Rhodostethia rosea en nordorienta Siberio.

En 1918 li aliĝis al la zoologia muzeo de la Moskva Ŝtata Universitato, kaj en 1924 li donacis sian kolekton de palearktaj birdoj.

En 1906 Buturlin iĝis eksterlanda membro de la British Ornithologists' Union; en 1907 li iĝis koresponda membro de la American Ornithologists' Union. Li estis pioniro en Rusio pri studo de la diverseco de specioj kaj priskribis pli da 200 novaj specioj kaj subspecioj de birdoj, kiaj la Armenia mevo ekzemple.

Verkoj redakti

  • Кулики Российской Империи. Тула, 1902. (=Hematopoj de Rusia Imperio. Tula, 1902)
  • On the breeding-habits of the rosy gull and the pectoral sandpiper. London, 1907.
  • Систематические заметки о птицах Северного Кавказа. Махачкала, 1929. (=La sistemaj notoj pri birdoj de Norda Kaŭkazo. Maĥaĉkala, 1929)
  • Определитель промысловых птиц. Москва, 1933. (=La determinanto de kaptataj birdoj. Moskvo, 1933)
  • Полный определитель птиц СССР. Москва, 1934–1941. (=La plena determinanto de rusiaj birdoj. En 5 vol. Moskvo, 1934-1941)
  • Что и как наблюдать в жизни птиц. Москва-Ленинград, 1934. (=Kion kaj kiel oni povas observi pri la vivo de birdoj. Moskvo-Leningrado, 1934; 2-a eldono: Moskvo, 1948)
  • Трубконосые птицы. Москва, 1936. (=Procelarioformaj birdoj. Moskvo, 1936)
  • Дробовое ружье и стрельба из него. Москва-Ленинград, 1937. (=Plumbera pafilo kaj pafado per ĝi. Moskvo-Leningrado, 1937)
  • Птицы. Москва-Ленинград, 1940. (=Birdoj. MOskvo-Leningrado, 1940)

Pri li redakti

  • Бородина О.Е., Громова Т.А. Сергей Александрович Бутурлин. Ульяновск, 2002. (=Borodina O.E., Gromova T.A. Sergej Aleksandroviĉ Buturlin. Uljanovsk, 2002) ruse
  • Козлова М.М. Сергей Александрович Бутурлин 1872-1938. Москва, 2009. (=Kozlova M.M. Sergej Aleksandroviĉ Buturlin 1872-1938. Moskvo, 2009) ISBN 5-02-005199-3 ruse
  • Козлова М.М. Перо розовой чайки: (страницы жизни и деятельности С. А. Бутурлина). Ульяновск, 1997. (=Kozlova M.M. Plumo de rozmevo: (paĝoj de la vivo kaj agado de S.A. Buturlin). Uljanovsk, 1997) ISBN 5-89146-016-5 ruse