Sergejo Vasilieviĉ Lebedev (1874-1934), (ruse: Сергей Васильевич Лебедев), estis rusia, sovetia kemiisto, kiu disvolvis metodon por produktado de la polibutadiena sinteza kaŭĉuko[1] komerce disponebla, pere de esplorprocezoj en kiu etaj molekuloj kombiniĝas por formi pli grandajn molekulojn. La polibutadueno li estigis per polimerizado de la etanolo. Liaj esploroj estis dediĉitaj al polimerigado de la dienaj hidrokarbonidoj. Li estis la unua esplori la polimerizadon de la butadueno (1932-1933), uzante terpomojn kaj kalkoŝtonojn kiel krudmaterialo. Dum la 2-a Mondmilito, lia procezo pri estigado de butadueno el la etanolo estis uzata de la germana kaŭĉuka industrio.

Sergej Vasiljeviĉ Lebedev
(1874-1934)
rusa kemiisto,sintezanto de kaŭĉuko
rusa kemiisto,sintezanto de kaŭĉuko
Persona informo
Naskiĝo 25-a de junio1874
en Lublino, Rusia imperio
Morto 1-a de majo 1934
en Leningrado, Sovetunio
Tombo Tiĥvina Tombejo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo
Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo
Familio
Patro Q91091689 vd
Patrino Q91092007 vd
Edz(in)o Anna Ostroumova-Lebedeva vd
Profesio
Okupo kemiistoinĝeniero vd
Laborkampo organika kemio vd
Doktoreca konsilisto Aleksejo Favorskij vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1895, li finis siajn studojn en la Varsovia Gimnazio kaj eniris en la Fakultaton pri Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Sankt-Peterburgo aŭtune de la sama jaro. Pro siaj politikaj aktivecoj li devis prokrasti sian laboron, post kiam li diplomiĝis en la universitato, en 1900. Post du jaroj, li trovis okupon en la Instituto pri Fervojaj Inĝenieroj. En 1902, li aktivis en la Universitato de Sankt-Peterburgo kiel laboratoria tekniko kaj la Fabriko pri Margarino en la sama urbo. En 1904, li estis asistanto de Aleksejo Favorskij (1860-1945). En 1904, li edziĝis al la rusa pentristino Anna Ostroumova-Lebedeva (1871-1955). Lebedev laboris en la laboratorio pri analiza kaj teknika kemio, tamen, al li ne ebli komenci sciencan esploron ĝis 1908 pro pluraj kialoj, inklude de du vojaĝoj eksterlanden kaj milita servo, kie li engaĝiĝis en Novoaleksandrio. Pli malfrue, en 1915, Lebedev profesoris en la Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo. Post 1916, li iĝis profesoro en la Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo. En 1925, li fariĝis direktoro de la "Petrola laboratorio" en la universitato de Sankt-Peterburgo.

Selektita verkaro redakti

 
Akademio pri Milita Medicino de Sankt-Peterburgo,
kie li estis profesoro

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Engineering Chemistry, P R Vijayasarathy