Sergej Rublov

(Alidirektita el Sergej RUBLOV)

Sergej Grigorjeviĉ RUBLOV (ruse Сергей Григорьевич Рублёв; naskiĝis la 14-an de januaro 1901 en Odeso, la Rusia imperio — mortis la 8-an de julio 1979 en Odeso, Ukraina SSR, Sovetunio)[1] estis rusa, sovetia inĝeniero, kemiisto en farba industrio (pigmentoj por ole-farboj) kaj esperantisto dum sesdek jaroj.

Sergej Rublov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1901 (1901-01-14)
Morto 8-an de julio 1979 (1979-07-08) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUkrainio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Sergej Rubljov (el Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin

Sergej Rublov studis en la Odesa universitato, post reorganizo li studis en la Odesa kemia instituto, kaj post denova reorganizo studis en la Odesa politeknika instituto, kian sukcese finis en 1924. Post studado li restis en la instituto, kie li instruis. En 1929 Sergej Rublov dungiĝis al Odesa farba uzino.

Movada agado redakti

Rublov estis esperantisto de 1919. En 1921-1929 li estis unu el la gvidantoj de la Esperanto-movado en Odeso. En 1925 li elektiĝis al la Centra Komitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU), samjare al la Lingva Komisiono de SEU, en 1929 al la internacia Lingva Komitato.

Analizo de Esperantaj radikoj redakti

Lia precipa scienc-esplora laboro pri Esperanto estas kvanta kaj kvalita analizo de Esperantaj radikoj. La kvanta analizo estas farita en 1926-1927 per grupo da esperantistoj, sub lia gvidado, kaj la rezulto publikigita en la almanako „Kvardek Jaroj“, 1927. La kvanta analizo donis bazon por verkado de la lernolibro „Esperanto-Rondeto“ (1928), aperinta en la rusa (eldonkvanto 90 miloj) kaj tradukita al la ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj, entute en 15 eldonoj. De 1931 li preparis grandan Strukturan Vortaron de Esperanto, kiu resumas la kvalitan analizon de Esperantaj radikoj.[2]

Tradukoj kaj literaturaĵoj redakti

Liaj tradukoj La kemio de l'universo (1925) kaj 'La vojo al scienco de estonto (l928), ambaŭ de A. Fersman, aperis ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiel ankaŭ la sciencfikcia romano de A. Bogdanov Ruĝa stelo (1929), kies kolektivan tradukon redaktis Rublov kaj Nikolao Nekrasov. Manuskripte li postlasis ampleksajn leksikografiajn laborojn kaj multajn poeziajn tradukojn el la rusa, el kiuj eldoniĝis Elektitaj fabloj de I. A. Krilov.

Verkoj redakti

Tradukoj redakti

Originalaj redakti

  • Esperanto-Zirkel: praktisches Hilfsmittel für Gruppenunterricht
  • Gurtok Esperanto: praktiĉnij pidruĉnik dlja grupoviĥ zajnjat (1931)
  • Kruĵok Esperanto: praktiĉeskoe posobie dlja gruppovyĥ zanjatij
  • Proletarski kurs po Esperanto: praktiĉesko rêkovodstvo za izuĉavane meĵdunarodnija ezik Esperanto
  • Provo de kvanta elementanalizo en la lingvo Esperanto (En: Kvardek jaroj: kolekto da originalaj verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de Esperanto)
  • Multaj artikoloj en revuoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. nekrologo en la revuo Esperanto 11/1979, paĝo 196 (esperante)
  2. informoj en la Enciklopedio de Esperanto de 1934