Sergej Vladimiroviĉ OBRUĈEV (ruse Сергей Владимирович Обручев; naskiĝis 1891, mortis la 21-an de aŭgusto 1965[1]) estis rusa profesoro kaj doktoro pri geologio kaj esperantisto en Leningrado (antaŭ 1914 kaj post 1991 nomita Peterburgo).

Sergeo Obruĉev
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1891 (1891-01-22)
en Irkutsk
Morto 29-an de aŭgusto 1965 (1965-08-29) (74-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Serafimovskoe Cemetery
Lingvoj rusaEsperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Q15298891 • Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University
Subskribo Sergeo Obruĉev
Familio
Patro Vladimir Obruchev
Okupo
Okupo esploristo • geologoesperantistoverkisto
vdr

Obruĉev esperantistiĝis en 1907. Li estis kunredaktanto de la rusa Esperanto-gazeto La Ondo de Esperanto de 1909 ĝis ĝia ĉeso en la revolucia jaro 1917. En marto 1923 li prezentis la raporton pri la rusaj Akademiaj Korektoj.[2] Tre probable li pro tio estis membro de la Lingva Komitato.

Fine de la 1950-aj jaroj - post la denova permeso de Esperanto en poststalina Sovetunio - li fariĝis gvidanto de Esperanto-klubo ĉe Leningrada domo de sciencistoj. En 1964 li fariĝis (denove) membro de la Akademio de Esperanto ĝis sia morto en la sekva jaro.

Fontoj redakti

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270 ss. La raporto estas datita "Moskvo, 10 MAR 23".
  • Geologio Internacia, volumo 1, Prago 1968, paĝoj 96-100, artikolo de D. Armand pri la vivo kaj laboro de S.V.Obruĉev, kun indiko, ke la detaloj estas prenitaj el "Sciigoj de AN SSSR, serio geografia", n-ro 6, 1965


 
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.