Serio ETR 500 de FS

ETR 500 (“Elektra Trajno Rapida”, itale: “ElettroTreno Rapido”) estas la plej grava kaj prestiĝa evoluo de moderna altrapida trajno fare de la italaj fervojoj FS (“Fervojoj de la Ŝtato”, itale: “Ferrovie dello Stato”, nuntempe “Trenitalia” kaj “Rete Ferroviaria Italiana”).

ETR 500, altrapida livreo, ĉe la ĉef-stacidomo de Milano, Italio

Ĝeneralaj proprecoj redakti

Du modeloj estis konstruitaj en la tempo: Unutensia ETR 500 (itale: monotensione) kaj Pluratensia ETR 500 (itale: politensione). Tiu ĉi lasta modelo estas la plej moderna kaj ĝi povas ruliĝi kaj sur la “historiaj “ linioj je 3Kv kontinua kurento kaj sur la novaj altrapidaj linioj je 25 Kv alterna kurento. Ĝia maksimuma rapido estas 300 kilometrojn hore.

Stila efektivigo kaj dezajno de tiu ĉi trajno estis frukto de kunlaborado kun la konata dezajnisto Pininfarina.

Ekde la jaro 1992 (en kiu oni realigis la unuan unutensian prototipon de tiu ĉi trajno), la trajno koloriĝis je diversaj koloroj. La plej uzataj estas la komuna blanka-ruĝa-verda livreo kaj la t.n. “altrapida livreo”, kies koloroj estas nigra, ruĝa kaj griza. Ekzistas tamen ankaŭ aliaj livreoj (t.n. “reklamaj”), kiuj ofte estas vere belaj kaj buntaj. Ekde junio 2008 ĉi tiu trajno estas farbita per la t.n. "Ruĝasaga" livreo (itale: "Frecciarossa"), kiu konsistas en unu ruĝa strio etendiĝanta subfenestrete de unu lokomotivo ĝis la alia.

Sur la tuta itala nacia fervoja reto estas ruliĝantaj ĉirkaŭ 60 ETR 500, kiujn Trenitalia uzas ĝenerale kiel Eurostar-trajnoj sur la plej gravaj naciaj linioj. Tiele, la plej grandaj italaj urboj estas tute interligataj per rapidaj kaj oftaj kunligoj.

Teknikaj proprecoj redakti

La trajno konsistas nuntempe el 12 vagonoj - 4 unuaklasaj vagonoj, 7 duaklasaj vagonoj kaj unu restoracia vagono - kaj 2 elektrikaj lokomotivoj por ĝia ruliĝado. La tuta trajno estas 354 metrojn longa kaj en ĝi estas 671 sidlokoj (195 unuaklasaj, 476 duaklasaj kaj 2 sidlokoj por handikapuloj). La tuta trajno estas 642 tunojn peza.

Vidu ankaŭ redakti