Serpento-insulo

Ukrainia insulo en la Nigra Maro

La Serpento-insulo (ukraine Острів Зміїний, rumane Insula şerpilor) estas insuleto en la Nigra maro, antaŭ la Danuba delto. La insulo mem apartenas al Ukrainio, sed parton de la kontinentbreto pretendas ankaŭ Rumanio. Laŭ la ukraina vidpunkto, la insulo estas loĝata, kio certigas rajton je la kontinentbreton, tion pridubas la rumana ŝtato. Rumanio turnis sin en septembro de 2004 al la Internacia Kortumo.

Serpento-insulo
Serpento-insulo desude
Serpento-insulo desude
insulo
Akvejo Nigra maro
Geografia situo 45° 15′ 17″ N, 30° 12′ 12″ O (mapo)45.25472222222230.20333333333341Koordinatoj: 45° 15′ 17″ N, 30° 12′ 12″ O (mapo) f1
Serpento-insulo (Ukrainio)
Serpento-insulo (Ukrainio)
DEC
Serpento-insulo
Serpento-insulo

Map

Longo 660 mf2
Larĝo 660 mf3
Areo 0,17 km² f4
Plej alta loko 41 mf5
Loĝantaro 30
176 loĝ./km²
Ĉefa loko Bile
Skizo de Serpento-insulo
Skizo de Serpento-insulo
vdr
Situo de la insulo

Geografio redakti

La insulo situas en la Nigra maro, 37 km oriente antaŭ la Danuba delto. Ĝia surfaco estas nur 17 ha. Ĝian gravecon donas la karbohidrogena resurso de la apartenanta grundo.

Historio redakti

 
Mapo de la insulo

La grekoj konstruis en la 6-a jarcento a.K. templon sur la insulo, honore al Aĥilo. Poste ĝi iĝis posedaĵo de la turkoj, ĝis 1788. Post la rusa-turka milito, ĝin ekposedis Rusio, post la Krimea milito Turkio.

Rumanio en 1879 ekposedis la Serpento-insulon. La Pariza traktato de 1947 donis la insulon al Sovetunio, kion aprobis eĉ la rumana-soveta traktato en 1961. La sovetoj de tie povis rigardi la ŝiptrafikon de la Danuba delto. Post disfalo de Sovetunio, la insulo iĝis parto de Ukrainio.

La rumana-ukraina baztraktato en 1997 notis, ke ne ekzistas diskutitaj teritoriaj pretendoj inter la du landoj.

Loĝantoj redakti

Sur la insulo loĝas ĉ. 100 personoj, ĉefe armeanoj, limgardistoj, sciencistoj (geofizikistoj, sismologoj) kaj konstrulaboristoj. La ukraina parlamento decidis fondi komunumon sur la insulo, firmigante tiun ateston, ke la insulo estas loĝata, tiel ĝi rajtas je resursoj de la kontinenta grundo.

La insulo ne havas bestaron, akvofonton.

Vidindaĵoj redakti

  • ruino de la menciita greka preĝejo
  • lumturo
  • forlasita militbazo
  • esplora bazo de la Odesa Universitato

Vidu ankaŭ redakti