Serpento (konstelacio)
Serpento estas konstelacio de la tera ĉielo proksime de la ĉiela Ekvatoro. Plej favoraj kondiĉoj de observado en Eŭropo estas en junio.
Serpento | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Serpens (genitiva Serpentis) |
Mallongigo | Ser |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Norda Krono • Bovisto • Virgo • Pesilo • Serpentisto • Herkulo • Aglo • Sagitario • Ŝildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 15h 5m 0s ... 18h 52m 0s |
Deklinacio | -16° 0' 0" ... 26° 0' 0" |
Areo | 637 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 23 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,63 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -64° ... 74° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Julio |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Mitologio
redaktiLaŭ la helena mitologio, Asklepio estis filo de Apolono kaj Coronis. Li naskiĝis en Peloponezo.
Kirono instruis lin pri la uzado de medicinaj plantoj. Li ankaŭ ŝatis observi la serpentojn, kiuj kapablis kuraci unu la alian. Baldaŭ li fariĝis fama kuracisto. En Epidaŭro ĉiuj malsanuloj venis al li. Plie, ĉar Atena donis al li iom da sango, kiu elfluis el la dekstra vejno de la Meduzo, li eĉ kapablis revivigi mortintojn.
Hadeso plendis pro tio al Zeŭso, ĉar malpli da mortintoj alvenis en la Inferon. Zeŭso ankaŭ timis, ke li iĝu egala al la dioj. Li do mortigis lin per fulmobato.
Tamen li metis lin en la noktan ĉielon kiel konstelacion. Ĝi nomiĝas la Serpentisto aŭ Ofiuko. Li tenas la Serpenton per siaj du manoj.
Ĉefaj steloj
redakti- Alfo Serpenta (α Ser) (Unukalhai), en la Kapo, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 2,63, kiu malproksimas 73 lumjarojn de la Suno; ĝi estas la plej hela stelo en la konstelacio.
- Eto Serpenta (η Ser) (Tang), en la Vosto, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 3,23, malproksima 62 lumjarojn.
- Muo Serpenta (μ Ser) (Leiolepis), en la Kapo, estas blanka stelo kun videbla magnitudo 3,54, malproksima 156 lumjarojn; ĝi situas ĉe la suda limo de la Kapo.
- Ksio Serpenta (ξ Ser), en la Vosto, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 3,54, malproksima 195 lumjarojn; ĝi estas la plej suda stelo en la Serpento, ĉe la limo kun la najbara konstelacio Pafisto.
- Beto Serpenta (β Ser) (Chow), en la Kapo, estas blanka stelo kun videbla magnitudo 3,65, malproksima 153 lumjarojn.