La Marmontaro (en portugala, Serra do Mar) estas montaro de la terena reliefo de Brazilo kiu etendiĝas proksimume ĉirkaŭ 1500 km laŭlonge de la marbordo el oriento ĝis la sudo de la lando, el la ŝtato Rio-de-Ĵanejrio ĝis la nordo de la ŝtato Sankta Katarino.[1]​ Kelkaj fontoj inkludas ankaŭ Serra Geral en Serra do Mar, tiuokaze la montaro etendiĝus ankaŭ ĝis la nordoriento de la ŝtato Suda Rio-Grando.

Serra do Mar kun atlantika pluvarbaro.
Serra do Mar
Geografia regiono
montaro, eble geologie nerilatitamontara sistemo [+]

LandoBrazilo

Supermara alteco604 m [+]
- koordinatoj21° 30′ 56″ S, 41° 24′ 46″ U (mapo)-21.51567006305-41.412814724131Koordinatoj: 21° 30′ 56″ S, 41° 24′ 46″ U (mapo)
Plej alta punktoPico Maior de Friburgo [+]


Serra do Mar (Tero)
Serra do Mar (Tero)

Serra do Mar (Brazilo)
Serra do Mar (Brazilo)
DEC
Serra do Mar
Serra do Mar

Map
Serra do Mar
Vikimedia Komunejo:  Serra do Mar [+]
vdr

La plej alta punkto estas la pinto Maior de Friburgo, kun altitudo de 2310 m s.m.

La montaro estas nekontinua en kelkaj lokoj kiuj ricevas unuopajn nomojn kiel Serra de Bocaina, Serra de Paranapiacaba, Serra Negra, Serra dos Órgãos, Serra do Indaiá, ktp. La montaro etendiĝas ankaŭ al kelkaj insuloj ĉe la marbordo, kiel Ilhabela kaj Ilha Anchieta.


Notoj redakti

  1. «Unidades de Relevo» (PDF). IBGE. Konsultita la 19an de Decembro 2012.