Ses Noveloj

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 13
(Alidirektita el Ses noveloj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ses Noveloj [1] de Edgar Allan Poe, el la angla trad. Albert Frank Milward, 1924, 80 p. Prenitaj el „Rakontoj de mistero kaj imago“. Eldonis Ferdinand Hirt & Sohn. Serio "Internacia Mondliteraturo" Vol. 13.

Ses Noveloj
Aŭtoro Edgar Allan Poe
Eldonjaro 1924
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 80
Vikifontaro Ses Noveloj
vdr

Enhavo redakti

La kolekto konsistas el antaŭparolo de Milward kaj la noveloj[2]:

  • Liĝeja (Ligeia, 1838)
  • La ovala portreto (The Oval Portrait, 1842)
  • La barelo de amontilado (The Cask of Amontillado, 1846)
  • Kelkaj vortoj kun mumio (Some Words with a Mummy, 1845)
  • La homo, kiu troviĝis eluzita (The Man That Was Used Up, 1839)
  • La silento — Fabelo (Silence, 1838)

Recenzoj redakti

 
 Liĝeja, La ovala portreto, La barelo da amontilado, Kelkaj vortoj kun mumio, La homo, kiu troviĝis eluzita, kaj La silento, jen la titoloj de ses bone tradukitaj noveloj de la mondfama kaj stranggenia amerika verkisto Poe. Ni rekomendas la legadon de tiuj tradukaĵoj, kiuj perfekte redonas la mistikecon kaj la bonhumoron kiujn la aŭtoro majstre uzis en la orginalaĵoj. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3944, paĝo 357
  2. Ses Noveloj ĉe Vikifontaro

Eksteraj ligiloj redakti