Setio la 1-a
Setio la 1-a estis faraono de Antikva Egiptio. Li apartenis al la 19-a egipta dinastio kaj estis la filo de Ramseso la 1-a kaj la patro de Ramseso la 2-a. La ekzaktaj datoj de lia reĝado ne estis klare difinitaj : li verŝajne reĝis de la jaro 1294 aŭ 1290 ĝis la jaro 1279 a.K.
Setio la 1-a | ||
---|---|---|
faraono | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Avaris | |
Morto | en Antikva Egiptio | |
Tombo | Valo de la Reĝoj [#] | |
Ŝtataneco | Antikva Egiptio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Deknaŭa egipta dinastio [#] | |
Patro | Ramseso la 1-a [#] | |
Patrino | Sitre [#] | |
Edz(in)o | Tuya • Tanedjemet [#] | |
Infanoj | Ramseso la 2-a • Tua • Henutmire • Princess Tia • Nebchasetnebet [#] | |
Profesio | ||
Okupo | ŝtatreprezentanto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Bildo de Setio en lia templo de Abidoso.
La nomo Setio signifas "de Setho", kio indikas ke li estis asociita kun la egipta dio Setho.