Severance (televida serio)

MaldungoDekroĉo (en la angla : Severance) estas usona elsendflua televidserio de la dramoj kaj sciencfikciaj specoj, kiu estis elsenditaj sur Apple TV Plus ekde la 18-an de februaro 2022. La serio, kies roliganta ensemblo inkluzivas de Adam Scott kaj John Turturro, estis kreita fare de Dan Erickson. Ĝi temigas laboristojn, kiuj spertis proceduron, kiu malkonektas ilin de siaj personaj memoroj dum ili estas ĉe sia enigma laborejo.

Severance
televida serio
Originala titolo Severance
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro thriller television series
Reĝisoro Ben Stiller, Aoife McArdle
Aktoroj Adam Scott • Britt Lower • John Turturro • Christopher WalkenPatricia Arquette • Jen Tullock • Zach Cherry • Yul Vazquez • Dichen Lachman • Michael Chernus • Tramell Tillman
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 9
Elsendo
Unua elsendo 18 feb. 2022
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Laŭ la Oksforda vortaro, la angla vorto Severance estas difinita jene:

(1) La ago de dekroĉi, apartigi parton de la tuto, aŭ la stato de esti dekroĉita, estante parto apartigita de la tuto.

(2) Maldungo aŭ ĉesigo de la laborkontrakto kun dungito.

En aprilo 2022, la serio estis renovigita por dua sezono.

Resuma intrigo redakti

La plej multaj el la dungitoj de la mistera kompanio nomata Lumon, kiu postulas siajn dungitojn plenumi enigmajn laborojn, estas homoj, kiuj pro personaj kialoj konsentis sperti proceduron, kiu permesas al la kompanio malkonekti ilin de siaj memoroj kiam ili alvenas al la laborejo kaj rekonekti ilin kiam ili foriras, tiel ke la personeco estas dividita en du: personeco "ekstera" kiu ekzistas ekster la laborejo kaj personeco "interna" kiu ekzistas ene de la laborejo. La du personecoj kiuj enloĝas en unu korpon konscias pri la ekzisto de unu la alian sed ne partumas memorojn kaj ne povas komuniki unu kun la alia rekte. Malkontento en unu el la sekcioj de Lumon puŝas ĝiajn dungitojn malobei la instrukciojn de la firmao.

Aktoroj - roluloj redakti

Ĉefaj redakti

  • Adam Scott kiel Mark Scout. dungito de Lumon kiu estis dekroĉita.
  • Britt Lauer kiel Hallie Riggs. dungito de Lumon kiu estis dekroĉita.
  • John Turturro kiel Irving Bayliffe. dungito de Lumon kiu estis dekroĉita.
  • Zach Cherry kiel Dylan George. dungito de Lumon kiu estis dekroĉita.
  • Christopher Walken kiel Burt. dungito de Lumon kiu estis dekroĉita.
  • Trammell Tillman kiel Seth Milchick. Altranga dungito de Lumon en pozicio de superrigardo de aliaj.
  • Patricia Arquette kiel Harmony Cowell / Sinjorino Selvig. Altranga dungito de Lumon en administra posteno/la najbaro de Marko.

Malĉefaj redakti

  • Yul Vazquez kiel Peter "Petty" Kilmer. Iama dungito de Lumon kiu travivis malkonekton kaj ligon.
  • Jen Tullock kiel Devon Hale. La fratino de Marko, la edzino de Ricken.
  • Michael Charnos kiel Ricken Hale. La edzo de Devon, la bofrato de Marko, estas verkisto.
  • Dichen Lackman kiel sinjorino Casey. Sankonsilisto en Lumon.
  • Michael Campsty kiel sinjoro Garner. La estro de la sekureca departemento en Lumon.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Severance (TV series) en la angla Vikipedio.