Seweryn Nowakowski

Seweryn NOWAKOWSKI (naskiĝis la 8-an de januaro 1894 en Piotrków Trybunalski, mortis en Sovetunio) - la lasta antaŭmilita urbestro de Bjalistoko.

Seweryn Nowakowski
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1894 (1894-01-08)
en Piotrków Trybunalski
Morto verŝajne 1940
Okupo
Okupo politikisto
vdr

En printempo 1931 pola ĉefministro nomumis lin la registara komisaro en Bjalistoko. En la posteno li laboris ĝis 1934 kaj tiam li iĝis la portempa urbestro de la urbo Bjalistoko. Post la komunuma baloto en 1935 oni elektis lin urbestro. En oktobro 1939 post atako de Sovetunio al Pollando li estis arestita de NKVD kaj malliberigita en bjalistoka malliberejo. Post la forveturigo al Sovetunio oni ne plu ricevis informojn pri lia vivo[1].

Lia antaŭulo ĉe la posteno de bjalistoka urbestro estis Wincenty Hermanowski.

Nowakowski kaj Esperanto redakti

La 11-an de aŭgusto 1937, dum UK 1937 oni organizis pilgrimon de kongresanoj al Bjalistoko. Tie la gastojn atendis Esperanto-programo organizita de Zamenhofa Esperanto-Societo. Kadre de la vizito ĉirkaŭ kvindek esperantistoj estis invititaj al la Urbodomo, kie okazis solena akcepto de Seweryn Nowakowski. La urbestro salutis la gastojn kaj esprimis la deziron de sukceso por la internacia lingvo[2].

Referencoj redakti

  1. pole Biografio de Nowakowski ĉe Wrota Podlasia
  2. Pilgrimo al Bialystok, Esperanto 1937

Eksteraj ligiloj redakti